Ne miskomprenu kun Gyúró!

Gyóró [djOrO] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Kapuvár.

Administracia domo de Gyóró

Bazaj informoj

redakti

Győró situas for de la fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Répcelak troviĝas 10, Kapuvár 14, Fertőszentmiklós 18, Fertőd 21, Csorna 27, Bük 29 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1241 laŭ tiama hungara ortografio "Gyorou". En 1945 la malriĉaj kamparanoj ricevis parcelojn de la grandbienoj. En 1953 kolĥozo pri Francisko Rákóczi la 2-a formiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri agrokultivado.

Vidindaĵoj

redakti

En 1794 romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino konstruiĝis. La luterana preĝdomo en la 20-a jarcento konstruiĝis.

Famuloj

redakti

En Gyóró naskiĝis geografo Imre Göcsei.