György Bakcsi

hungara redaktoro

György Bakcsi [djordj bakĉi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bakcsi György estis hungara redaktoro, ŝakkomponisto, arbitraciisto. Lia origina familia nomo estis Bartók ĝis 1945.

György Bakcsi
György Bakcsi
György Bakcsi
Persona informo
Naskonomo Bartók György
Naskiĝo 6-an de aprilo 1933 (1933-04-06)
en Budapeŝto
Morto 11-an de oktobro 2019 (2019-10-11) (86-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ŝakkomponisto • verkisto de nefikcio • ŝakisto
vdr
Kovrilpaĝo de libro de György Bakcsi

György Bartók[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1933 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de oktobro 2019.

Biografio redakti

György Bakcsi estis adoptita en 1945. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1951, poste li akiris pedagogian diplomon en Leningrad. Hejmenveninta li faris diversajn laborojn, fine ekde 1959 li laboris en eldonejo. Li estis redaktoro inter 1964 kaj 1993, poste li pensiuliĝis. Li specialiĝis pri la ruslingva literaturo. Li ricevis premiojn inter 1960-2016.

Ekde sia infanaĝo li interesiĝis pri ŝako, sed li neniam atingis rezultojn en konkursoj. Ekde 1948 li publikigis pli ol 1200 ŝakproblemojn, el ili estis multaj premiitaj. Li estis plurfoje hungara ŝakkomponista ĉampiono, ĉefe en komponado de dumovaj kaj trimovaj etudoj. En 1956 Bakcsi iĝis internacia arbitraciisto, en 1980 li ricevis la titolon grandmajstro de ŝakkomponaĵoj.

Li edziĝis dufoje, du gefiloj naskiĝis en 1958 kaj 1964, en 2013 li vidviĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti