György Boytha [djordj bojta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boytha György estis hungara juristo, altlerneja instruisto.

György Boytha
György Boytha
György Boytha
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1929 (1929-10-05)
en Budapeŝto
Morto 7-an de februaro 2010 (2010-02-07) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermanafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokatodiplomato • lerneja majstro
vdr

Boytha György[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1929 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Boytha György maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1948, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1952. Post siaj studoj li estis trudlaboristo pro falsaj akuzoj en karbominejo de Várpalota. Li liberiĝis ĝuste antaŭ la Hungara revolucio de 1956, poste li estis ordinara helplaboristo en Budapeŝto. Ekde 1961 li laboris en oficejo pri intelekta proprieto, kie paŝo post paŝo li akiris pli altajn postenojn. Ekde 1965 li ankaŭ instruis en la menciita universitato. Inter 1975 kaj 1985 li estis oficejestro, inter 1985 - 1993 ĉefdirektoro. Inter 1977-1985 li laboris ankaŭ en Ĝenevo en simila monda organizaĵo. Inter 1993-1995 li estis diplomato en Ĝenevo, poste li prelegis en Mez-Eŭropa Universitato. Li estis katedrestro en rango docento inter 2000-2003 en Katolika Universitato Péter Pázmány. Li edziĝis dufoje, la unua edzinon naskis 2 gefilojn, la dua filinon.

Elektitaj libroj redakti

  • A szerzői jog kézikönyve (kunaŭtoro, 1973)
  • Az Európai Közösség kereskedelmi joga (kunaŭtoro, 1999)
  • Az Európai Unió létrejötte, intézményrendszere és jogforrásai (kunaŭtoro, 2006)
  • Boytha György válogatott írásai (elektitaj artikoloj, 2015)

Fontoj redakti

Referencoj redakti