György Fukász

hungara filozofo


György Fukász [djordj fukAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fukász György estis hungara marksisma filozofo, altlerneja instruisto.

György Fukász
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1929 (1929-07-04)
en Rákospalota (iama urbo)
Morto 20-an de majo 1994 (1994-05-20) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Fukász[1][2] naskiĝis la  4-an de julio 1929(nun 1929-07-04) en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 20-an de majo 1994 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

György Fukász maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1947, poste li akiris jursciencan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951, en la sekva jaro plian diplomon en partia ideologia altlernejo. Pli frue li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1949. Post la dua diplomo li estis asistanto en la universitato, sed post jaro jam en Scienca Universitato Lajos Kossuth, en la studjaro 1953 li estis lektoro kaj katedrestro. En 1954 li revenis al Budapeŝto, kie li estis docento (1954–1957) kaj katedrestro (1956–1957) en universitata instituto. Inter 1957–1965 li estis ministeria oficisto, poste li instruis en la Muzikarta Altlernejo ĝis 1984, fine li havis postenon en ŝtata eduka centro ĝis fino de la socialismo. Intertempe li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis trifoje. Li ricevis premiojn en 1960 kaj 1977.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A magyarországi polgári radikalizmus ideológiájának bírálata. 1900–1916. Jászi Oszkár. (3 volumoj, disertaĵo, 1958, tralaborita: 1960)
  • A munka filozófiája. Fizikai munka – szellemi munka. (monografio, 1965)
  • Az ember és a munka. A munka kényszerétől a munka szükségletéig. (disertaĵo, 1972)
  • Technika és művészet. Monográfia. 32 fotóval. Aradi Nórával. (monografio, kunaŭtoro, 1974)
  • A munka kultúrája. (monografio, 1983)
  • Gould és Menuhin disputája. (1993)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti