György Kürthy [djordj kurti], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kürthy György József Kálmán Attila estis hungara aktoro, teatrestro, verkisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis fajkürthi kaj kolthai, lia avo estis Bertalan Szemere, lia patro estis Emil Kürthy, lia edzino estis Mariska Vízváry.

György Kürthy
Persona informo
Naskonomo Kürthy György József Kálmán Attila
Naskiĝo 24-an de februaro 1882 (1882-02-24)
en Budapeŝto
Morto 27-an de decembro 1972 (1972-12-27) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Emil Kürthy vd
Edz(in)o Mariska Vízváry vd
Profesio
Okupo aktoroteatrestro • scenografo • verkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
György Kürthy kaj Mariska Vízváry
György Kürthy (la pli aĝa) en 1919

György Kürthy [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de decembro 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Kürthy abiturientis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1899, poste li estis ĵurnalisto. Ekde 1903 li studis arkitekton en Munkeno. Post 2 jaroj amatore li komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo. Inter 1906 kaj 1935 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), tamen interrompe li apaetenis al Nacia Teatro (Kolozsvár) (reĝisoro, 1908), Nacia Teatro (Pécs) (teatrestro, 1923), Nacia Teatro (Szeged) (teatrestro, 1930). Inter 1916–1923 li instruis en Reĝa Teatra Akademio, inter 1927–1930 li instruis en Industriarta Altlernejo. En 1935 li pensiuliĝis, tamen inter 1953–1955 li havis rolojn en Teatro Kisfaludy, en la teatra jaro 1955 en Teatro József Attila. Libertempe li kontribuis poemojn, romanojn ktp. Li dufoje edziĝis kaj li havis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • A végzetes nyakék (1913)
  • Mesék az írógépről (1916) - ĉefdirektoro
  • Lady Violetta (1922)
  • Printempo de morto (filmo) (1939) - parlamentano
  • Isten rabjai (1942) - Bajcsy
  • Vihar után (1945) - polickaptitano
  • Rákóczi hadnagya (1954) - generalo

Elektitaj dekoraciaĵoj redakti

Elektitaj scenografiaĵoj redakti

  • Tamás úrfi kalandjai (1918, ankaŭ reĝisoro)
  • A titokzatos idegen (1936)

Elektitaj aliaj kontribuaĵoj redakti

  • Flamma vestalis (poemaro, 1908)
  • Komédiások (desegnaĵoj, 1911)
  • Az ős (romano, 1924)
  • Visszhang (dramo, 1925)
  • Mars (sciencfikcio, 1925)
  • Derű a deszkán (kolektitaj anekdotoj, 1969)

Elektitaj aktoroj en trupo de Kürthy redakti

Fontoj redakti