Gyula Bártfay [djula bArtfai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bártfay Gyula, slovake Július Bártfay estis hungara-(ĉeĥo)slovaka skulptisto.

Gyula Bártfay
Persona informo
Naskonomo Bártfay Gyula
Naskiĝo 28-an de septembro 1888 (1888-09-28)
en Hungario Nyitra (Hungara reĝlando)
Morto 25-an de aŭgusto 1979 (1979-08-25) (90-jaraĝa)
en Bratislavo
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tibor Bártfay
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Gyula Bártfay [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1888 en Nyitra (Hungara reĝlando, nuntempa Nitro en Slovakio), li mortis la 25-an de aŭgusto 1979 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).

Biografio redakti

Gyula Bártfay frekventis bazlernejon en Székesfehérvár, poste li lernis por esti meblisto en sia naskiĝurbo. Baldaŭ li laboris en Budapeŝto, iom poste en Vieno. Li batalis dum la 1-a mondmilito ĝis 1917. Li trifoje vizitis Francion. En 1913 en mondekspozicio en Lyon li faris artajn meblojn por la pavilono de Aŭstrio. Inter 1920 kaj 1923 li laboris en ateliero de Antoin Bourdelle, inter 1925-1927 li studis en belarta akademio en Romo, poste li revenis al Parizo. En 1930 li hejmenvenis, kiu jam estis nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Li kreis skulptaĵoserion pri famuloj (Beethoven, Michelangelo, Bedřich Smetana, Moseo, Ijob). Oni aprezas lin pioniro de la moderna slovaka skulptado. Li ricevis 2 premiojn en 1967 kaj 1968. Lia filo same estis skulptisto.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Nitro (1919, 1965, 1968)
  • Prago (1936)
  • Bratislavo (1952)

Elektitaj skulptaĵoj redakti

  • Heroa monumento (1924, [1]
  • Ikarus (1934)
  • Ĉapela knabino (1963)

Fontoj redakti

Referencoj redakti