Gyula Beliczay [djula belicai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beliczay Gyula estis hungara maŝininĝeniero, komponisto, pianisto, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis jeskófalvi [jeŝkOfalvi] kaj beliczi [belici].

Gyula Beliczay
Gyula Beliczay
Gyula Beliczay
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de aŭgusto 1835(nun 1835-08-10)
en Hungario Komárom (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 30-an de aprilo 1893
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato ĉe Vieno
Familio
Patro Jónás Beliczay
Frat(in)o Imre Beliczay
Okupo
Okupo komponisto • pianisto • dirigento • muzikologo • railway engineer
vdr

Gyula Beliczay [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1835 en Komárom (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 30-an de aprilo 1893 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Gyula Beliczay komence lernis muzikon en sia naskiĝurbo, poste pianadon en liceo de Pressburg, kie li jam ankaŭ komponadis. Li studis en Vieno inter 1851 kaj 1857. Li akiris inĝenieran (1857) kaj muzikistan (1856) diplomojn, liaj plej gravaj muzikinstruistoj estis Franz Krenn kaj Gustav Nottebohm. Post la diplomoj li laboris kiel fervojista inĝeniero inter 1858-1871 en Vieno, poste en Pest (urbo). Ekde 1864 li faris ankaŭ recitalojn en Vieno, pli malofte li ankaŭ komponadis kaj li kontribuis en muzikaj gazetoj. En 1872 li eklaboris kiel ĉefinĝeniero en Hungaraj Ŝtatfervojoj. En 1875 li studvojaĝis al Germanio, Francio, Nederlando, Belgio. En 1886 li pensiuliĝis, poste li okupiĝis nur pri muziko. Inter 1888-1892 li instruis en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzika kaj Teatra Akademio. En 1870 li dediĉis komponaĵon Ave Maria al Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), tial li ricevis medalon „Viribus unitis".

Elektitaj sakralaj komponaĵoj redakti

  • f-dúr mise (1867)
  • Ave Maria (1870)
  • Zwei Kirchengesänge (1886)
  • Jubilate Deo (1886)
  • Tantum ergo (1887)
  • Alma Virgo (1887)
  • In te Domine speravi (1890)
  • Ave Regina (1891)

Elektitaj profanaj komponaĵoj redakti

  • d-moll szimfónia (1888)
  • a-dúr szimfónia (1889)
  • Suite de bal (1892)
  • b-dúr vonósnégyes (1884)
  • a-moll vonósnégyes (1889)

Lia libro redakti

  • A zene elemei (studenta lernolibro, 1891)

Fontoj redakti

Referencoj redakti