Gyula Bulyovszky (ĵurnalisto)

Gyula Bulyovszky [djula bujovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bulyovszky Gyula estis hungara revoluciulo, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis gyulafalvai, lia edzino estis Lilla Szilágyi Bulyovszkyné. liaj pseŭdonimoj estis Inokai Csalán, B. Gy.

Gyula Bulyovszky
Gyula Bulyovszky
Gyula Bulyovszky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1826 (1826-04-05)
en Rákoskeresztúr
Morto 17-an de aprilo 1883 (1883-04-17) (57-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Lilla Szilágyi Bulyovszkyné
Okupo
Okupo attorney at law • ĵurnalisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gyula Bulyovszky[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1826 en Rákoskeresztúr (nun kvartalo en Budapeŝto), li mortis la 17-an de aprilo 1883 en Budapeŝto (la fontoj mencias plurajn aliajn datenojn).

Memortabulo pri Gyula Bulyovszky
Bildo pri Gyula Bulyovszky en 1886

BiografioRedakti

Gyula Bulyovszky frekventis gimnaziojn en Pest (urbo) kaj Debrecen, poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1847. Pli frue ekde 1843 li verkis poemojn kaj novelojn en la tiutempaj gazetoj. Li estis unu el la ĉefrolantoj de Hungara revolucio de 1848 kaj li redaktis revoluciemajn gazetojn. En la sama jaro li edziĝis. Post fiasko de la revolucio li estis oficisto en ministerio, ankaŭ ĵurnalisto kaj kritikisto en pluraj gazetoj. En 1859 li fondis gazeton, kiun li redaktis ĝis 1864. Kelkfoje li verkis teatraĵojn.

Elektitaj teatraĵojRedakti

  • Uriel Acosta (tradukita tragedio prezentita en Nacia Teatro (Budapeŝto), 1850)
  • scenarlibro de Károly Huber: A székely leány (opero, 1858)
  • Nesze semmi, fogd meg jól (teatraĵo prezentita unue en Népszínház, 1868)
  • Fuzio (komedio, prezentita unue en Nacia Teatro, 1879)

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Budapeŝto

FontojRedakti

ReferencojRedakti