Gyula Horgos

Gyula Horgos [djula horgoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Horgos Gyula estis hungara politikisto, ministro, profesoro, inĝeniero.

Gyula Horgos [1] naskiĝis la 22-an de julio 1920 en Rumanio en Oradea. Li mortis la 11-an de junio 1994 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Gyula Horgos apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, li iĝis inĝeniero. Inter 1943 kaj 1949 li laboris en fabriko de Manfréd Weiss en urbo Csepel, poste li vivis 4 jarojn en Sovetunio. Hejmenveninta li instruis unu jaron en la teknikuniversitato, poste li ricevis signifajn postenojn en fabrikoj. Intertempe li aliĝis al la komunistoj en 1945. Inter 1960 kaj 1963 li estis subministro, poste ĝis 1975 ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio. Ekde 1975 li denove instruis en la universitato.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • A maró megmunkálás alapjai (1951) - tradukaĵo el la rusa lingvo
  • Az új gazdasági mechanizmus előkészítése a gépiparban (Preparo en la maŝinindustrio por la Nova ekonomia mekanismo), (1968)
  • Gépiparunk időszerű kérdései (Aktualaj demandoj de nia maŝinindustrio), (1972)

FontojRedakti