Gyula Lánczy [djula lAnci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lánczy Gyula estis hungara juristo, universitata profesoro, politikisto, historiisto. Lia origina familia nomo estis Lazarsfeld ĝis 1861, lia frato estis Leó Lánczy.

Gyula Lánczy
Gyula Lánczy 1911
Gyula Lánczy 1911
Persona informo
Naskonomo Lazarsfeld Gyula
Naskiĝo 17-an de januaro 1850 (1850-01-17)
en Peŝto
Morto 17-an de januaro 1911 (1911-01-17) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Leó Lánczy
Okupo
Okupo universitata instruisto • historiistopolitikisto
vdr
Tombo

Gyula Lánczy [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1850 en Pest (urbo), li mortis la 17-an de januaro 1911 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Lánczy devenis el juda familio. Li frekventis luteranan kaj kalvinanan gimnaziojn en sia naskiĝurbo, ekde 1865 li sekvis la kalvinanan religion. Li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1873 kaj 1876. Li eklaboris en la financa ministerio en 1872, poste en alia ministerio. Inter 1881-1884 li estis elektita parlamenta deputito. En 1886 li estis nomumita publika ordinara universitata instruisto (katedrestro) al Scienca Universitato Ferenc József, en 1891 al la Universitato de Budapeŝto. En la studjaro 1907 li estis dekano. Lia anonco al Hungara Scienca Akademio estis rifuzita. Li ricevis premion en 1906. Li havis edzinon, kiu naskis gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A felső oktatás reformja és az új magyar közműveltség (1879)
  • A közigazgatási biráskodás szervezéséről Magyarországon (1883)
  • Magyarság az Árpádok korában (1898)

Fontoj redakti