Hájske, hungare Köpösd estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa. La pli malnovaj slovakaj nomoj estis ekde 1920 Kepežd, ekde 1948 Dverníky, ekde 1951 Hájske (=herbejo).

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo estas en la proksimo. Šaľa troviĝas 14, Sered 12 km-ojn for.

Historio redakti

En 1113 okazis la unua skriba mencio en formo Cupusde, apartenanta al abatejo. Ŝajnas, la turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj alvenis. La unua lernejo funkciis ekde 1787. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1289 da homoj, plejparte slovakoj. Ĝis 1920 la komunumo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Inter 1920-1938 kaj inter 1945-1993 la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, intertempe kaj poste al Slovakio. En 1941 la vilaĝo ekhavis kurenton, post 1 jaro la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito ponto konstruiĝis al Sered. En 1960 nova lernejo konstruiĝis. En 2001 loĝis tie 1333 da homoj, (1289 slovakoj, 28 ciganoj kaj 12 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti