Futabatei Shimei

japana romanisto, tradukisto (1864–1909)
(Alidirektita el HASEGAŬA Tacunosuke)

FUTABATEI Shimei (japane 二葉亭 四迷 [futabatej ŝimej]; naskiĝis la 4-an de aprilo 1864 en Edo; mortis la 10-an de majo 1909 sur la Bengala Golfo) estis japana novelisto, tradukisto. Lia vera nomo estas HASEGAWA Tatsunosuke (長谷川 辰之助 [hasegaŭa tacunosuke]).

Futabatei Shimei
japana novelisto kaj tradukisto
japana novelisto kaj tradukisto
Persona informo
Naskonomo 長谷川 辰之助
Naskiĝo 4-a de aprilo 1864
en Edo, Japanio
Morto 10-a de majo 1909
en Bengala Golfo
Mortokialo tuberkulozopneŭmonito
Tombo Somei Cemetery
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Senshu College • Tokyo School of Foreign Languages • universitato Hitocubaŝi
Okupo
Okupo verkistotradukistoesperantisto • romanisto • ĵurnalisto
Verkoj Q10263096
La Flosanta Nubo
Sono Omokage
Heibon
vdr

Post kiam li defalis de ruslingva sekcio de la Tokia Lernejo de Fremdaj Lingvoj (東京外国語学校), Futabatei publikigis la literaturan kritikaĵon Shōsetsu Sōron dank'al kuraĝigo de Tsubouchi Shoyo en 1886. Lia unua novelo Ukigumo(浮雲) restis nefinita, tamen ĝia realisma stilo fortege influis tiamajn verkistojn. Futabatei kapablis la rusan lingvon kaj tradukis verkojn de Ivan Turgenev en la japanan lingvon.

En 1902 li lernis Esperanton de Fjodor Postnikov en Vladivostoko en Rusio. Reveninte Japanion en 1906 li publikigis la unuan japanlingvan Esperanto-lernolibron "世界語" Sekaigo.

Futabatei mortis pro tuberkulozo dum reveno el Rusio kiel speciala korespondisto de la ĵurnalo Asahi Shimbun. Li estis kremaciata kaj entombigata en Singapuro.

La origino de lia plumnomo estas insulto de lia patro, kiam li neaprobis, ke lia filo deziris studi literaturon: Kutabatte Ŝimee (くたばってしめぇ) "falu morte!"

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Futabatei Shimei » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»