Habura (hungare Laborcfő rutene Габура [ĥabura]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Habura
hungare: Laborcfő, rutene: Габура
municipo
Oficiala nomo: Habura
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Medzilaborce
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Rivero Laborec
Situo Habura
 - alteco 387 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 34″ N 21° 51′ 39″ O / 49.32611 °N, 21.86083 °O / 49.32611; 21.86083 (mapo)
Areo 27,82 km² (2 782 ha)
Loĝantaro 463 (31.12.2011)
Denseco 16,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 52
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj ML
NUTS 520187
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Habura
Retpaĝo: www.habura.sk
Portalo pri Slovakio
La unua skribmencio pri Habura el 1543

Situo redakti

Habura situas proksime de fonto de Laborec, meze de sakovojo el Medzilaborce, kiu troviĝas je 8 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1543. En 1556 8 familioj pagis imposton. En la 17-a jarcento rutenoj kaj iom da judoj alvenis. En 1720 oni komputis tie 33 domojn kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 945 vilaĝanoj en 126 domoj. Tiutempe ŝtonminejo funkciis apud la vilaĝo. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Habura, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Laborcfő 1263 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). En 1911 incendio okazis, 74 domoj cindriĝis. Dum la 1-a mondmilito pro la bataloj la vilaĝo detruiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Medzilaborce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Habura 497 homoj, (308 rutenoj, 138 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti