Hafar-el-Batin
Hafar-el-Batin, arabe حفر الباطن estas urbego en Regiono Ŝarkija en Sauda Arabio. Moknomo de la urbego estas "La Kapitalo de la Fonto".
Hafar-el-Batin | |||
---|---|---|---|
urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31991 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 389 993 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 26′ N, 45° 58′ O (mapo)28.43416666666745.963611111111Koordinatoj: 28° 26′ N, 45° 58′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hafar Al-Batin [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 416,800 [1]
- Horzono: UTC+3 (ankaŭ somere)
- Telefonkodo: (+966)-3-7
- Poŝtkodo: 31991
- Koordinatoj: 28° 26′ 03″ N 45° 57′ 49″ O / 28.43417 °N, 45.96361 °O (mapo)
Geografio
redaktiHafar-el-Batin situas en nordorienta parto de la lando en uedo. Irako troviĝas 74, Kuvajto 94, Rijado 412 km [2].
Historio
redaktiHafar-el-Batin estis fondita depost 638, kiam oni komencis pilgrimadi al Mekko. Hafar-el-Batin estis nur trairanta loko sen akvo. Pro plendoj de la pilgrimantoj oni fosis putojn, tial estiĝis grava haltejo de la vojaĝantoj.
Trafiko
redaktiEl Hafar-el-Batin ĉefvojoj kuras al Kuvajto, Jordanio, Dammam kaj mezo de la lando. La urbego havas armean flughavenon (70 km), spite tion limigite ekzistas ankaŭ civilaj flugoj.
Klimato
redaktiHafar-el-Batin havas varman dezertan klimaton. En la jaro resume pluvas 241 mm, inter junio kaj oktobro ne aŭ apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-32 °C.
Fontoj
redakti- WikiTrans