Hamuliakovo
Hamuliakovo, hungare Gutor, germane Gutern estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. La historia slovaka nomo estis Gútor, ekde 1948 la vilaĝnomo ŝanĝiĝis honore al lingvisto kaj patrioto Martin Hamuliak.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 128 m
- Loĝantaro: 1200
- Poŝtkodo: 900 43
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 02
Situo redakti
Hamuliakovo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, kontraŭe finiĝas Bratislavo kaj komenciĝas Hungario. La ĉefurbo troviĝas 18 km-ojn.
Historio redakti
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1244, tiam apartenanta al familio "Gutori". La vilaĝo ofte suferis de inundoj. En 1910 loĝis en Gutor 603 homoj, (592 hungaroj, 10 germanoj, unusola slovako). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Somorja, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hamuliakovo 945 homoj, (525 hungaroj, 401 slovakoj, po 2 ĉeĥoj, germanoj kaj ukrainoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco el la 13-a jarcento
- statuo pri Sankta Floriano de 1770
- akvorezervujo
- 2 nobeldomoj
Famuloj redakti
En la iama Gutor naskiĝis kuracisto Róbert Czilchert.
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- hungara Vikipedio
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com