Hank Williams Jr.

(Alidirektita el Hank Williams, Jr.)

Randall Hank WILLIAMS, Jr. (naskiĝis 1949 en Luiziano) estas usona muzikisto kaj kantverkisto. Li estas filo de kontrea muzikisto Hank Williams. Li havas la kromnomon "Bocephus", donitan al de la patro. Li havas duonfratinon, kiu nomiĝas Jett Williams.

Hank Williams Jr.
Persona informo
Naskonomo Randall Hank Williams
Aliaj nomoj Hank Williams Jr.
Naskiĝo 26-an de majo 1949 (1949-05-26) (74-jaraĝa)
en Shreveport, Luiziano,  Usono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater John Overton Comprehensive High School
Familio
Patro Hank Williams
Patrino Audrey Williams
Frat(in)o Jett Williams
Infanoj Hank Williams III • Holly Williams • Hilary Williams
Okupo
Okupo kantistokantoverkistokantaŭtorogitaristokomponisto • kantotekstisto • muzikisto
Verkoj Major Moves
TTT
Retejo http://www.hankjr.com/home
vdr

Ekde la infanaĝo, Williams publike ludis la muzikon de sia patro, ĉar multaj homoj interesiĝis pri ĝi, kaj lia patro haltis ludi pro frua morto (29-jaraĝa) sekve de problemoj pri alkoholo kaj narkotaĵo.

Williams volis ludi sian muzikon kaj havi muzikan karieron kiu estis aparta ol la kariero de lia patro. Poste li renkontis kun muzikistoj kiu ŝatis liajn ideojn, kaj helpis evoluigi lian propran muzikon. Li iĝis originala kantverkisto kaj muzikisto, kaj konservis fieron pri la muziko de lia patro. Iom de la fanatikuloj de lia patro malĝojis, ke li ŝanĝis lian muzikon, sed ankaŭ li akiris novajn fanatikulojn pro ĝi.

Iom da kantoj de Williams estas "Eleven Roses", "Family Tradition", "Whiskey Bent and Hell Bound", "All My Rowdy Friends", and "A Country Boy Can Survive". Kvankam li havis sukcesplenajn kantojn kaj multajn fanatikulojn, en kontrea muzika kulturo lin ne akceptis, ĝis 1980. Tiam li ekgajnis premiojn kiel kontrea muzikisto.

Poste 1990, Williams surdiskigis duetan kanton kun lia patro, kaj aperis en muzikvideo per videa redaktado.

En 2005, Williams donacis $125,000 al helpantoj en Misisipio post Uragano Katrina.