Hanna Suchocka

pola politikistino kaj juristino

Hanna Stanisława SUCHOCKA (naskiĝis la 3-an de aprilo 1946 en Pleszew) estas pola politikistino kaj juristino. Ŝi servis kiel la ĉefministro de Pollando ekde 8-a de julio 1992 ĝis 26-a de oktobro 1993 dum la prezidanteco de Lech Wałęsa. Ŝi estas la unua virina ĉefministro de Pollando kaj estis la 14-a virina ĉefministro en la mondo[1].

Hanna Suchocka
Persona informo
Hanna Suchocka
Naskiĝo la 3-an de aprilo 1946
en Pleszew, Pollando
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration of Adam Mickiewicz University in Poznań vd
Partio Demokrata Unio
Subskribo Hanna Suchocka
Profesio
Okupo juristo
Aktiva en Varsovio vd
ĉefministro de  Pollando
Dum la 8-a de julio 199226-a de oktobro 1993
Antaŭulo Waldemar Pawlak
Sekvanto Waldemar Pawlak
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Pleszew, Pollando, en katolika familio de kemiistoj. Ŝia avo estis universitata instruisto kaj ŝia avino Anna estis membro de la unua pola parlamento post sendependeco en 1918. Hanna Suchocka finis jurajn studojn en 1968 ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. En 1975 ŝi estis jurdoktoro kaj en 2015 habilitacia jurdoktoro. En 1969 ŝi aliĝis al malgranda nemarksisma partio la Demokrata Partia (pole Stronnictwo Demokratyczne) kaj estis parlamentano de la Sejmo de Pola Popola Respubliko en 1980-1985. Samtempe ŝi estis membro kaj jurkonsilisto de Solidareco. Ŝi estis unu el nur kelkaj parlamentanoj kiuj voĉdonis kontraŭ militleĝo en 1981. En 1984 kun la subteno de Solidareco ŝi denove estis parlamentanino. Ŝi aliĝis al partio Demokrata Unio kaj estis elektita al parlamento en 1991.

Ĉefministro redakti

 
Ĉefministro Hanna Suchocka

Ŝi fariĝis ĉefministro en 8-a de julio 1992. Ŝia registaro estis bazita sur koalicio, kiun kreis 7 partoj.

Hanna Suchocka deklaris ke ŝia registaro estis por socia repacigo kaj gvidis la landon al la transformo de komunismo al kapitalismo. Hanna Suchocka estis varmeta subtenanto de merkataj reformoj. Ŝia registaro preparis la programon de privatigo, la reformon de loka registaro, supozis, inter aliaj, la enkondukon de distriktoj kaj grandaj provincoj, kaj la leĝon pri financa restrukturado de entreprenoj kaj bankoj. En julio 1993 ŝia registaro subskribis Konkordaton.

Ŝi estis ĉefministro ĝis oktobro 1993.

Pli lasta kariero redakti

En 1994 Hanna Suchocka estis unu el la fondintoj de partio Libereca Unio, kiu fariĝis la trian plej grandan politikan forton. Kiel parlamantano de Sejmo la 2-a oficperiodo ŝi estis membro de la Konstitucia Komisiono kaj preparis la Konstitucion de Pola Respubliko rezoluciita la 2-an de aprilo 1997 de Nacia Konvento[2].

En 1997-2000 ŝi estis ministro de justeco kaj ŝtatakuzanto en koalicia registaro de Jerzy Buzek[3]. Ŝi komencis laborojn en la reformo de la organizo de tribunaloj (leĝo rezoluciita la 27-an de julio 2001) kaj preparis leĝon pri oficistoj de tribunaloj kaj prokuroroj oficejoj (leĝo el la 18-a de decembro 1998). Ŝiaj ideoj estis: urbajuĝejoj, la direktoroj de la tribunaloj, la profesio de juĝisto kiel la kronon de la leĝa profesio.

Ŝi estis la ambasadoro de Pollando al la Apostola Seĝo en 2002-2013 dum la papado de tri papoj.

Ŝi estas ankaŭ membro de la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj en Vatikano (nomumita en 19-an de januaro 1994).

Ekde aprilo 2014 ŝi estis membro de Papa Komisiono por la Protekto de Neplenaĝuloj nomumita de Papo Francisko[4].

Honoroj kaj premioj redakti

Referencoj redakti

  1. Skard, Torild (2014) "Hanna Suchocka" in Women of Power - Half a century of female presidents and prime ministers worldwide, Bristol: Policy Press, ISBN 978-1-44731-578-0
  2. Hanna Suchocka - la unua virina ĉefministro kun Ordeno de Blanka Aglo (pole).
  3. Siemienska, Renata (2003) "Women in the Polish Sejm" in R.E.Matland and K.A.Montgomery (eds) Women's access to political power in post-communist Europe, Oxford/New York, NY: Oxford University Press, pp. 217-44
  4. http://online.wsj.com/news/articles/SB10001424052702303802104579455253788559122?mg=reno64-wsj&url=http%3A%2F%2Fonline.wsj.com%2Farticle%2FSB10001424052702303802104579455253788559122.html Wall Street Journal 22-an de Marto 2014
  5. 59 honoritaj personoj por sian kontribuon al libereco (pole). Arkivita el la originalo je 2014-06-05. Alirita 2022-04-06.
  6. Hanna Suchocka honordoktoro de UKSW (pole).
  7. Ambasadoro Hanna Suchocka honordoktoro (pole). Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 2015-11-19.
  8. Hanna Suchocka Honorcivitanino de Poznano (pole).
  9. Profesoro Hanna Suchocka gajninto Intrenacian Premiojn de Sankta Adalberto (pole).
Antaŭe:Ĉefministro de PollandoPoste: 
Waldemar Pawlak1992-1993Waldemar Pawlak