Malfermi la ĉefan menuon
Hans Kudlich, la liberiganto de la kamparanoj.
Monumento por Kudlich en Nová Ves/Teplice.

Hans KUDLICH (naskiĝinta la 25-an de oktobro 1823 en Úvalno, mortinta la 10-an de novembro 1917 en Hoboken (Nov-Ĵerzejo)) estis aŭstra politikisto kaj juristo.

VivoRedakti

La filo de kamparanoj frekventis la gimnazion en Opava kaj maturiĝis jam kiel 17-jaraĝulo. Kun speciala permeso li ekstudis ĉe la Universitato de Vieno ekde 1839 jursciencojn. Pere de sia frato li kontaktiĝis en la societo Wiener Leseverein kun gravaj liberaluloj kaj avide adoptis la novajn ideojn tiutempajn. Mallonge antaŭ la eksplodo de la Revolucio de 1848 li trapasis la unuan universitatan ekzamenegon antaŭ ol partopreni la ribelon. En la kuro de la revolucio evidentiĝis baldaŭ al li ke li ne apartenas al la klaso de la reformemaj etburĝoj, kiun li estis trafinta ĉe Leseverein. Lin pli allogas la radikaj demokratoj kaj kiel kamparanido li havis tre konkretajn ideojn: forigo de la heredeblaj servuteco kaj devigaj laboroj. Manifestaciante en la 13.3. antaŭ la Landa domo de Malsupra Aŭstrio en Vieno li vunditis per bajoneta piko kaj forlasis Vienon por esti flegita hejme. Sed tie li komencis politikisti.

Kariero politikistaRedakti

Li kandidatis por la Parlamento de Aŭstrio kaj sukcese venkis la burĝan-liberalan kandidaton danke al la voĉoj de ĉeĥaj kamparanoj. Li iĝis la plej juna deputito de la unua libere elektita parlamento de Aŭstrio. Jam en la 25.6.1848 li plenumis la promeson donitan al siaj elektintoj kaj postulis ke la parlamento tuj forigu ĉiujn leĝojn koncerne servutecojn rezerve de eblaj sendamaĝigoj. Kvereloj parlamentoj iĝis pri la maniero kaj la alteco de la sendamaĝigoj. Tra diversaj frakcioj Kudlich sukcesis antaŭenpuŝi la ideon ke la kompensoj estu relative malaltaj. Tiel li malebligis ke la registaro transdonus la ellaboradon al komisiono kaj ke la ideo malgraviĝu publike. Tiu reformo solene dekretitis en la 7.9.1848 sub la nomo Grundentlastungsgesetz - kaj restis la ununura reformlaboro de la revolucia asembleo. Jam unu monaton pli malfrue eksplodis la viena Oktobro revolucio, kiu finis la apenaŭ evoluintan parlamentan sistemon. Dum la sieĝo de Vieno fare de la trupoj de Windischgrätz provis Kudlich vane mobilizi la kamparanojn por defendi la parlamenton. Dum la sekvinta Kunveno de Kroměříž Kudlich apenaŭ aktivis. Post ties malpaca disigo en la 7.3.1849 li devis, same kiel la plimulto de la deputitoj maldekstraj, fuĝi el Aŭstrio kaj iris unue al sia frato al Frankfurt am Main. Poste oni trovis Kudlich kiel aktivan ribelon en Saksio, la Palatinato (kie li apartenis al la provizora ribela registaro) kaj finfine en Badenio. Post la nuliĝo de la lasta revolucia registaro en Rastatt li fuĝis en junio de 1849 en Svislandon, en ekzilon ĉe la liberalan profesoron Wilhelm Vogt en Berno.

Medicino, ekzilo kaj revido de EŭropoRedakti

Li ekstudis medicinon, doktoriĝis en marto de 1853, edziĝis al la filino de Vogt kaj elmigris kun ŝi Usonon, kie li setlis en 1854 en Hoboken kaj praktikis kiel kuracisto. En la nova patrujo li helpis fondi germanlingvajn societojn kaj lernejojn i.a. Hoboken Academy, unu el la plej bonaj germanaj lernejoj de Usono. Post la nuligo de la kondamno je morto en 1866 li ofte vojaĝis al Aŭstrio kaj provis denove politike agadi de post 1871. Sed lia plano fondi grandan liberalan partion tutaŭstrian fiaskis pro la akriĝo de la internaciaj tensioj. Per multaj paroladoj kaj artikolo li komentis problemojn de la aŭstria politiko. Malgraŭ kreskanta nacia kontraŭĉeĥa sinteno li kondamnis la kontraŭjudismon de Georg von Schönerer. En ĝi li juste antaŭvidis minacon de la germana influo en la Danuba Monarkio. Kiam li mortis la usona armeo jam estis militanta kontraŭ la Centraj Potencoj. Li entombigitis en la por li farita Hans-Kudlich-Warte proksime de sia naskiĝloko. Lia nomo ĉiam estos en konekto kun la agraraj reformoj de la 1848-a jaro.

Verkoj (elekto)Redakti

'*'Rückblicke und Erinnerungen, 3 volumoj, 1873

  • Die Revolution des Jahres 1848, 1913

LiteraturoRedakti

  • K. Grünberg, Die Bauernbefreiung u. d. Aufhebung d. gutsherrlich-bäuerl. Verhältnisse in Böhmen, Mähren u. Schlesien, 2 Bde., 1894; K. Koberg, in: Sudentendt. Lb. I, 1927, S. 284-93 (L, P)
  • H. Krommer u. P. Reimann, H. K.s pol. Testament, Aus unveröff. Briefen d. Bauernbefreiers, 1944
  • F. Prinz, H. K. (1823-1917), Versuch e. hist.-pol. Biogr., 1962 (P); ders., Die böhm. Länder v. 1848-1914, in: Hdb. d. Gesch. d. böhm. Länder, hrsg. v. K. Bosl, III, 1968, S. 1-235 (L)
  • F. Prinz, H. K.s Bedeutung f. d. österr. Gesch. u. s. hist. Verdienst, in: Das J. 1848 in Oberösterreich, 1978, S. 103-07
  • Ch. Stölzl, Die Ära Bach in Böhmen, Sozialgesch. Stud. z. Neoabsolutismus 1849–59, 1971.
  • Wentzcke, Ideale u. Irrtümer d. ersten dt. Parlaments, 1959

Eksteraj ligilojRedakti