Hans SuessHans Süß, konata kiel Hans el Kulmbach, germane Hans von Kulmbach, estis germana artisto. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1480 en Kulmbach, Frankonio kaj mortis antaŭ la 3-a de decembro 1522 en Nurenbergo.[1] Hans el Kulmbach estis la artisto kiu kreis la Altaron de Sankta Johano en Krakovo.

Hans el Kulmbach
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1480
en Kulmbach
Morto 3-an de decembro 1522 (1522-12-03)
en Nurenbergo
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
konstrua desegnisto
ilustristo
desegnisto
ksilografiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Nurenbergo vd
Verkado
Verkoj Crucifixion of Christ ❦
The Calling of St Peter vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans probable alvenis en Nurenbergon ĉirkaŭ 1505. Li ricevis instruado de Jacopo de' Barbari, kiu dum iom da tempo laboris en Nurenbergo. Li poste estis metilernanto kun Albrecht Dürer kaj post Dürer retiriĝis el pentrado de altareroj en 1510. Hans ricevis plej el liaj antaŭaj mendoj. Li havis sian propran atelieron en Nurenbergo kaj foje laboris en Krakovo. Li kreis ankaŭ artaĵojn por la imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj por la margrafo Kazimiro Hohenzollern de Brandenburg-Kulmbach. Liaj plej bonkvalitaj verkoj estis vitraloj en preĝejoj, kiel la Maksimiliana Vitralo, la Margrafa Vitralo en Sankta Sebaldo en Nurenbergo, la Vitralo Welser de la Frauenkirche kaj la Nikolaus-altaro en la Lorenzkirche. En 1511 li finigis la altaron de Sankta Mario de Skałka en Krakovo. La altaro de Katerino kaj Sankta Johano ankaŭ en Krakovo, estas inter liaj plej bonkvalitaj verkoj.

Galerio

redakti
  1. John Denison Champlin, Charles Callahan, Cyclopedia of Painters and Paintings New York, Publisher: Charles Scribner's Sons. Paĝo 414. alirita la 24-an de junio 2019.