Hautmont
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hautmont (stacidomo). |
Hautmont estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 16 021 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Hautmont | |
---|---|
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | ![]() |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Hautmont |
INSEE kodo | 59291 [+] |
Poŝtkodo | 59330 |
Kodo laŭ INSEE | 59291 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Joël Wilmotte 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 16 021 (1 999) |
Loĝdenso | 1 305 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°14′55″N 3°55′31″O / 50.24861°N, 3.92528°O (mapo)Koordinatoj: 50°14′55″N 3°55′31″O / 50.24861°N, 3.92528°O (mapo) |
Alto | 123 m - 184 m |
Areo | 12,27 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 14′ 55″ Nordo 3° 55′ 31″ Oriento / 50.2486111111 °N, 3.92527777778 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
![]() | |
GeografioRedakti
Hautmont situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Hautmont troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hautmont etendiĝas sur 12,27 km².
HistorioRedakti
La 3-an de aŭgusto 2008, grava tornado trafis la komunumojn Hautmont, Neuf-Mesnil, Maubeuge kaj Boussières-sur-Sambre. Ĝi kaŭzis la mortojn de tri homoj (alia mortigis sin pro la katastrofo). Ĝi difektis entute 1 584 domojn kaj apartamentojn, el kiuj 291 estis tute detruitaj.
VidindaĵojRedakti
Videblas en Hautmont la ruinoj de benedikta abatejo fondita en la 7-a jarcento : la ruinoj datiĝas de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. La loka preĝejo Notre-Dame de l'Assomption estis starigita en la 19-a jarcento.
AdministradoRedakti
Hautmont estas la ĉefurbo de la kantono de Hautmont, kiu entenas 7 komunumojn. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.