Heinrich Joseph Baermann

(Alidirektita el Heinrich Baermann)

Heinrich Joseph Baermann (14-a de Februaro 1784, Potsdam, Germanio – 11-a de Junio 1847, Munich, Germanio) estis germana klarnetisto kaj komponisto. Lia plej fama komponaĵo estas Adagio por klarneto kaj arĉkvarteto, kiu oni iam miskredis esti komponaĵo de Richard Wagner. [1] Lia filo, Carl Baermann ankaŭ estis klarinetisto kaj komponisto. Por li komponis diversaj komponistoj, kiel Carl Maria von Weber, Felix Mendelssohn, kaj Giacomo Meyerbeer.

Heinrich Joseph Baermann
Baermann Heinrich Joseph.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1784 (1784-02-14)
en Potsdam
Morto 11-an de junio 1847 (1847-06-11) (63-jara)
en Munkeno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio
Okupo
Okupo klarnetisto • komponisto
Information icon.svg
vdr

NotojRedakti

  1. John P. Newhill: The Adagio for Clarinet and Strings by Wagner/Baermann, Music & Letters Vol. 55, No. 2 (Apr., 1974), pp. 167-171 [1]

Eksteraj ligilojRedakti

Senpagaj partituroj de Heinrich Joseph Baermann en la International Music Score Library Project