Heinrich Gelzer
Heinrich Gelzer (Berlino, 1-a de julio 1847-Jena, 11-a de julio 1906) estis germana klasika filozofo.
Heinrich Gelzer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1847 en Berlino | ||||
Morto | 11-an de julio 1906 (59-jaraĝa) en Jena | ||||
Lingvoj | germana • latina • franca • moderna greka vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Universitato de Bazelo vd | ||||
Partio | National-Social Association vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Heinrich Gelzer vd | ||||
Edz(in)o | Clara Gelzer vd | ||||
Infanoj | Heinrich Gelzer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | klasika filologo • historiisto • universitata instruisto • klasikisto • Byzantinist • politikisto vd | ||||
Laborkampo | historio • bizancologio • klasika filologio vd | ||||
Aktiva en | Heidelberg vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia filo Heinrich Gelzer estis verkisto kaj lia patro estis la svisa historiisto kaj germani-unuigemulo Johann Heinrich Gelzer. [1]
Vivo redakti
Gelzer studis inter 1865 kaj 1869 en Bazelo kaj Göttingen klasikan filologion kaj historion habilitiĝonte post tri jaroj da gimnaziinstruisteco en Bazelo pri malnova historio. En 1873 li iĝis eksterorda profesoro en Heidelberg.
En 1878 Gelzer iĝis orda profesoro pri klasika filologio kaj malnova historio en Jena. En 1871 li entreprenis studvojaĝon al Malgrandazio kaj Grekujo kun i.a. Ernst Curtius kaj la arĥitekto Friedrich Adler; pro bizancaj studoj li vizitis je la fino de la jaro 1899 denove la menciitajn landojn kaj troviĝis inter 1902 kaj 1903 en la Athos-monaĥejoj kaj en Makedonio i.a.
Verkaro redakti
- Sextus Julius Africanus und die byzantinische Chronographie (3 vol.)
- Georgii Cyprii Descriptio orbis romani (1890)
- Index lectionum Ienae (1892)
- Leontios' von Neapolis Leben des heiligen Johannes des Barmherzigen, Erzbischofs von Alexandrien (1893)
- Geistliches und Weltliches aus dem türkisch-griechischen Orient (1900)
- Ungedruckte und ungenügend veröffentlichte Texte der Nottiae episcopatuum. Ein Beitrag zur byzantinischen Kirchen- und Verwaltungsgeschichte (1901)
- Vom heiligen Berge und aus Makedonien. Reisebilder aus den Athosklöstern und dem Insurrektionsgebiet (1904}
- Scriptores sacri et profani ... vol. 4. Des Stephanos von Taron armenische Geschichte (1907) kun A. Burckhardt
- Byzantinische Kulturgeschichte (1909)
- Patrum nicaenorum nomina, kun Heinrich Hilgenfeld kaj Otto Cuntz
- Ausgewählte kleine Schriften
- Der altfranzösische Yderroman (1913)
Notoj redakti
Fonto redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 527 (surrete)