Malfermi la ĉefan menuon

Heinrich SCHMIDT (naskiĝinta la 18-an de decembro 1874 en Masserberg-Heubach, mortinta la 2-an de majo 1935 en Jena) estis germana arkivisto, naturisto, filozofiprofesoro kaj disĉiplo de Ernst Haeckel.

Heinrich Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1874 (1874-12-18)
en Heubach
Morto 2-an de majo 1935 (1935-05-02) (60-jara)
en Jena
Ŝtataneco Germanio
Profesio
Profesio arkivistofilozofo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

De 1890 ĝis 1894 Schmidt frekventis porinstruistan lernejon en la Distrikto Hildburghausen laboronte kiel bazlernejinstruisto. En 1897 li pluiris al sciencaj aferoj trejniĝante en Jena. Li studis tie danke al la financa subteno de Ernst Haeckel kaj en 1900 li iĝis lia privata sekretario. Ĉar al Schmidt mankis formala postgimnazitrejnado, Haeckel sendis lin al la Universitato de Zuriko por studi ĉe lia iama disciplo Arnold Lang. Tie Schmidt gajnis sian doktorecon en 1904. Antaŭ 1912 li estis arkivisto en la Filetika Instituto en Jena kaj en 1916 li iĝis kapo de la Haeckel-arkivo. Al Schmidt estis aljuĝita la titolo de orda profesoro en 1919.

Post la morto de Haeckel en 1920, Schmidt iĝis la postlasaĵadministranto kaj direktoro de la Haeckel-instituto ĉe la Friedrich-Schiller-Universitato Jena. Schmidt, kiel Haeckel antaŭ li, ankaŭ estis membro de la societo de Libera penso Deutscher Monistenbund. En 1920 li iĝis ĝia prezidanto kaj restis tiupostene ĝismorte. Schmidt estis lojala reprezentanto de "haeckelismo" kaj de ties teorioj de evoluo. Li ankaŭ estis redaktisto de la fakgazeto "Monistische Monatshefte". Post kiam tiu publikigo estis aboliciita en 1933 pro politikaj kialoj, Schmidt fondis la gazeton "Nature and Spirit".

La estraro kaj arkivado de la vasta heredaĵo de Haeckel en la jaroj sekvantaj lian morton formis la plejparton de la laboro de Heinrich Schmidt. Antaŭ 1933, aliflanke, ideologiaj kaj politikaj temoj ĉiam pli iĝis gravaj. La ĉefe socialdemokratia pensado de Schmidt kolapsis antaŭ la radika naciismo tiam apogita de nazioj. En tiu kunteksto li eĉ adoptis, pli malpli laŭŝajne, kelkajn rasismajn opiniojn kiuj estis multe malpli danĝeraj ol ekz. teorioj de la fakkolegoj Ludwig Plate kaj Hans F. K. Günther. En ĝiaj pli malfruaj eldonoj, la gazeto "Nature and Spirit" permesis enhave erarajn kromvojon de ĝia monisma tradicio kaj publikigis verkojn pri eŭgeniko kaj rasa higieno de Erwin Baur, Eugen Fischer kaj Fritz Lenz. Tamen, iliaj provoj reinterpreti la heredaĵon de Ernst Haeckel en nacisocialisma masko finfine malsukcesis.

VerkaroRedakti

  • Haeckel's Embryo Photographs, Frankfurt a. M. 1909
  • Fruchtbarkeit und Vermehrung, Urania 1927
  • Der Kampf ums Dasein, Urania 1930
  • Mensch und Affe, Urania 1932
  • Philosophisches Wörterbuch
  • Ernst Haeckel. Denkmal eines großen Lebens, Jena 1934

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti