Helena Malířová
ĉeĥa verkistino
(Alidirektita el Helena MALÍŘOVÁ)
Helena MALÍŘOVÁ, fraŭline Nosková (naskiĝis la 31-an de oktobro 1877 en Prago - mortis la 17-an de februaro 1940 en Prago) estis ĉeĥa verkistino, edzino de verkisto Ivan Olbracht kaj fratino de aktorino Růžena Nasková.
Helena Malířová | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Helena Malířová | ||
Naskonomo | Helena Nosková | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1877 en Prago | |
Morto | 17-an de februaro 1940 (62-jaraĝa) en Prago | |
Tombo | Strašnice Crematorium vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Ĉeĥoslovakio vd | |
Partio | Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Růžena Nasková vd | |
Amkunulo | Ivan Olbracht vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Josefa Vysocká vd | |
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi laboris kiel ĵurnalistino kaj raportistino dum vojaĝoj tra Eŭropo, tradukis el la germana, franca kaj bulgara lingvoj. Kunlaboris kun laborista kaj komunista movadoj. Verkis romanojn, rakontojn kaj fabelojn.
Verkoj redakti
- Lidské srdce (Homa koro, 1903)
- Právo na štěstí (Rajto je feliĉe, 1908)
- Víno (Vino, 1912)
- Popel (Cindro, 1914)
- Srdce nemá stání (La koro maltrankvilas, 1918)
- Vítězství (Venko, 1918)
- Věčná Mariola (Eterna Mariola, 1932)
- Deset životů (Dek vivoj, 1937)
En Esperanto aperis redakti
- La ora puto (tr. Vuk Echtner, en Ĉeĥoslovaka Antologio)