Henri MANHÈS, kromnomite Frédéric (naskiĝinta la 9-an de junio 1889 en Étampes, mortinta la 25-an de junio 1959 en Nico) estis franca ĵurnalisto, kolonelo kaj rezistomovadano kontraŭnazia. En la koncentrejo Buchenwald li gvidis la francian brigadon de la Internacia soldata organizo (IMO; kaŝaj armilportantaj grupoj inter la kaptitoj). Li estis krome honora prezidanto de Fédération Internationale des Résistants (FIR).

Henri Manhès
Persona informo
Naskonomo Henri Frédéric Alfred Manhès
Naskiĝo 9-an de junio 1889 (1889-06-09)
en Étampes
Morto 24-an de junio 1959 (1959-06-24) (70-jaraĝa)
en Nico
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Memorigilo Henri Manhès
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de librotenisto Manhès studis du jarojn jursciencojn kaj (post militoservo) ĵurnalistikon kaj anis en 1936 en la kabineto de Pierre Cot en la ministerio pri aviado. Tie li amikiĝis kun Jean Moulin. Post la okupiĝo fare de Wehrmacht li iniciatis la grupon Ceux de la Libération. En 1941 li fariĝis viculo por Jean Moulin. Post reveno el vojaĝo disde Londono Franclandon li arestitis en la 3.3.1943 kaj venis en Frontstalag-prizonon je Compiègne. En januaro 1944 li transportitis koncentrejen al Buchenwald kie Marcel Paul nomumis lin estron de la komitato por franclandanaj interesoj. Post kiam la plejparto de la SS-anoj fuĝis en la 11.4.1945 antaŭ la alproksimiĝanta Usona Armeo li troviĝis en la viraro kiuj prenis por kelkaj horoj la kontrolon de la internigejon ĝis la fakta alveno de la liberigantaj usonanoj.

Post kiam li revenis Franclandon li fondis FIR; en 1952 li iĝis ties honora prezidanto. Kiam Marcel Paul iĝis ministro pri industrio Manhès kunlaboris. En septembro 1958 li iĝis honora civitano de Vajmaro. Monumento por li starigitis en majo 1961 tuj ĉe obelisko komence de la strato Blutstraße kondukanta en la direkto de la pli okcidenta koncentrejo.

Verkoj redakti

  • 1947: Buchenwald: l'organisation et l'action clandestines des déportés français (1944-1945), FNDIRP (Fédération nationale des déportés et internés résistants et patriotes)
  • 1948: L'Allemagne restera t'elle un danger pour la paix? (kolekto «Se souvenir»), FNDIRP
  • 1952: Fascisme (kolekto Fiat Lux), Sens

Honoroj soldataj redakti

  • Commandeur de la Légion d'Honneur
  • Compagnon de la Libération (19.10.1945)
  • Croix de Guerre 14/18
  • Croix de Guerre 39/45
  • Médaille de la Résistance
  • Médaille des Evadés
  • Croix du Combattant 14/18
  • Croix du Combattant Volontaire 14/18
  • Croix du Combattant 39/45
  • Croix du Combattant Volontaire de la Résistance
  • Médaille de la Victoire (alinome: Interalliée)
  • Médaille Commémorative de la Grande Guerre
  • Médaille Commémorative de la Guerre 39/45
  • Médaille Commémorative des Services Volontaires dans la France Libre
  • Croix de guerre 14/18 (Belgujo)
  • Croix de Guerre (Ĉeĥoslovakujo)

Literaturo redakti

  • Heinz Koch, Udo Wohlfeld: Das deutsche Buchenwaldkomitee. Die Periode von 1945 bis 1958, Heft 7 der Reihe „gesucht“ der Geschichtswerkstatt Weimar-Apolda, Weimar 2010, ISBN 3-935275-14-5.
  • Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Weimar 1998, ISBN 3-7400-0807-5.

Eksteraj ligiloj redakti