Henrique Caiado (1470-1509) estis portugala humanisto, latinisto, poeto kaj aŭtoro je epigramoj, elegioj kaj silvoj[2]. Caiadus estis lernanto de Poliziano en Florenco (kiu ankaŭ estis profesoro de alia samtempulo Aires Barbosa (1460-1540) kaj Thomas Linacre (1460-1524)[3]) kaj de Filippo Beroaldo (1453-1505) en Bolonjo.[4]

Hermicus Caiadus
(1470–1509)
"Aeglogae Et Sylvae Et Epigrammata Hermici" verko eldonita en (1501) de Henrique Caiado.
"Aeglogae Et Sylvae Et Epigrammata Hermici" verko eldonita en (1501) de Henrique Caiado.
Persona informo
Naskiĝo 1470
en Lisbono, Portugalio
Morto 1509
en Romo, Italio
Lingvoj portugala vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Universitato de Bolonjo
"Universitato de Florenco"[1]
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo poeto • renesanca humanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro, Álvaro Caiado, estis kapitano de la reĝo de Portugalio. Lia frato Luís estis ĉefdiakono de la Diocezo de Lisbono. Li faris siajn unuajn studojn en Lisbono kun la gramatikisto Pedro Rombo, poste li estis sendita por studi juron en la Universitato de Bolonjo, kie li estis ĉirkaŭ 1485. Tie li konatiĝis kun Cataldo Parisio Siculo, kiun la portugala reĝo Johano la 3-a invitis al Portugalio kiel mentoro de Jorge, sia natura filo, kaj aliaj nobeluloj.

Sed li multe pli interesiĝis pri beletristiko ol pri juro. Li iris al Florenco por iĝi la lernanto de Agnolo Poliziano. Post la lasta morto de ĉi lasta (la 29-an de septembro, 1494), li sekvis la lecionojn de Marcello Virgilio Adriani (1464-1521), sia posteulo en la Studio Fiorentino. Li tiam revenis al Bolonjo, kie li estis revizoro de Filippo Beroaldo, kiu instruis literaturon tie.

 
Dank'al Erasmo de Roterdamo oni scias pri la mortokaŭzo de Henrique Caiado.

Renkontinte Celio Calcagnini (1479-1541) en Ferrara, la 28-an de oktobro, 1499 li estis varbita kiel instruisto en la publika lernejo de Rovigo por sukcedi al Cœlius Rhodiginus (1469-1525), amikon de Calcagnini, kiu petis sian forpermeson. Li provizis ĉi tiun instruadon ĝis la 13-a de aŭgusto, 1500, poste li revenis al Ferrara.

Sed lia onklo Nuno Caiado, kaj la reĝo de Portugalio mem, instigis lin por studi juron. Li sekvas siajn jurajn studojn ĉe la Universitato de Padovo inter 1503 kaj 1506, estante "concilliarius" ("konsilisto") de la jura fakultato, reprezentante sian nacion.

Komence de la akademia jaro 1506/07, li estis nomumita "lektoro de la aŭtentikoj", sed li forlasis sian postenon iom poste. El Erasmus ni scias, ke li mortis en Romo dum la unua duono de 1509 (periodo, kiam la nederlanda humanisto mem estis tie): ĉi tiu rakontas pri unu el siaj Adaĝoj, ke "li ekkonis lin tie kaj sciis, ke li mortis pro sufokado kaŭzita de vino, fenomeno konata kiel "vinaria angino" ("angino kaŭzata de la vino").

Henrique Caiado estas konsiderita unu el la plej bonaj neolatinaj poetoj de lia tempo. Li estas aŭtoro de eglogoj (el kiuj ses publikiĝis en Bolonjo en 1496), epigramoj (laŭditaj de Erasmus) kaj "silvoj"[2]. Li ankaŭ verkis latinajn paroladojn.

Deklaro de Erasmo de Roterdamo pri Henrique Caiado redakti

"Mi persone renkontis en Romo viron kun nekutima erudicio, kiu mortis pro angino. Li nomiĝis Henrique kaj estis el portugala nacieco. Troege obeza kaj tial inklina al spirmanko, li havis iom da febro. Li estis surlite kiam la anglo Christophe Fisher venis viziti lin kaj diris: “Henrique ĉu vi atentos la kuracistojn kaj iliajn stultajn receptojn? Per bona vino vi resanigos vian malsanon. " Do la vizitanto igis alporti al la malsanulo kvarjaran korsikan vinon. Li servis la pacienton dirante al li ne zorgi. Henrique sekvis liajn konsilojn kaj trinkis abunde sed perdis la spiron kaj transdonis sian animon al Dio."

Verkaro redakti

  • Aeglogae História de Vespasiano, 1496
  • Pandulphi Volphgangi Remi Germani Oratio habita Patauii cum quaestiuncula pulcherrime discussa ab ipso an diebus festis legere, studere, scribere liceat, 1506
  • Hermici Oratio (habita publice Patauii nono calendas nouembris .M.D. III.) cum epistola ad Bartholomeum Blanchinum Bononiensem, 1504
  • Hermici Oratio cum epistola ad Lodouicum Leonem : pata vinum iuris consultum, 1507

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Studio Fiorentino aŭ Universitato de Florenco estis fondita en 1348 de la papo Klemento la 6-a.
  2. 2,0 2,1 Silvoj estas kolekto da latinaj eventualaj poezioj en heksametroj, dekunu-silabaj kaj lirikaj metrikoj komponataj ĉefe de Publius Papinius Statius.
  3. The Impact of Humanism on Western Europe During the Renaissance
  4. enaissance Thought and the Arts