Henryk RZEWUSKI (3a de Majo 1791 – 28a de Februaro 1866) estis pola nobelo, ĵurnalisto kaj romanisto de la epoko de Romantikismo.

Henryk Rzewuski
Persona informo
Aliaj nomoj Ярош Бейла • Jarosz Bejła
Naskiĝo 3-an de majo 1791 (1791-05-03)
en Slavuta
Morto 28-an de februaro 1866 (1866-02-28) (74-jaraĝa)
en Chudniv
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Familio
Patro Adam Wawrzyniec Rzewuski
Patrino Justyna Rdułtowska
Frat(in)oj Ewelina Hańska • Karolina Sobańska
Edz(in)o Julia Grocholska
Infano Countess Marianne Rzewuska
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Biografio redakti

En sia junaĝo, Rzewuski servis en la armeo de la Varsovia Duklando, kaj partoprenis en la mallonga milito de la Duklando en 1809 kontraŭ Aŭstrio.[1] En 1845–50, en Sankt-Peterburgo, Rusio, kun Michał Grabowski li estris konservativan, pro-Rusian grupon kaj kontribuis al la pollingva gazeto Tygodnik Petersburski (Sankt-Peterburga Ĉiusemajnaĵo).[1]

En 1850–56 Rzewuski, defendanto de forta politika kunlaborado pol-rusa, laboris kun la rusimperia Vicreĝo Ivan Paskeviĉ, kaj en 1851–56 li redaktis la gazeton Dziennik Warszawki (Varsovia Ĵurnalo).[1]

Rzewuski veturis multe — en 1825, al Krimeo, kun Mickiewicz. Li poste trafis la poeton en Romo kaj li sorĉis lin per historioj de la malnova pola nobelaro,[2] tiel helpante al inspiro de la granda eposo de Mickiewicz Pan Tadeusz.[3] La rakontoj de Rzewuski havos poste similan influon super la serio de historiaj romanoj de Henryk Sienkiewicz en Pollando (La Trilogio).[4]</ref> Similan influon li faris al historiaj romanoj verkitaj de Teodor Jeske-Choiński.

La subpremado fare de la Rusa Imperio al la pola ribelo de Novembro 1830 kaj la atako fare de la tri dispartigaj potencoj de la polaj kulturo, edukado kaj politiko pelis la polajn verkistojn serĉi kolektivan identecon en la pasinteco de sia lando. Tio kreis novan modon por la pola gawęda, kiu havis antecedentojn en la polaj memoraĵistoj de la 17-a jarcento. La gawęda estas diskursa fikcio en kiu la rakontisto rakontas okazaĵojn en tre stiligita persona lingvaĵo. Estis tiu ĝenro el kiu Henryk Rzewuski estis la iama majstro.[5]

Verkoj redakti

  • Pamiątki Soplicy (Memoroj de Soplica; nome: Pamiątki JPana Seweryna Soplicy, cześnika parnawskiego; 1839, 4 volumoj.
  • Mieszaniny obyczajowe (1841–43), publikigita kiel "Jarosz Bejła"
  • Listopad (Novembro; 1845–46), 3-voluma romano.
  • Zamek krakowski (La Kastelo de Krakovo; 1847–48)
  • Teofrast polski (Pola Teofrasto; 1851)
  • Adam Śmigielski (1851)
  • Rycerz Lizdejko (La kavaliro Lizdejko; 1852)
  • Zaporożec (1854)
  • Pamiętniki Bartłomieja Michałowskiego (Memoroj de Bartłomiej Michałowski; 1855—57)
  • Próbki historyczne (Historiaj ekzemploj; 1868)
  • Uwagi o dawnej Polsce przez starego Szlachcica Seweryna Soplicę Cześnika Parnawskiego napisane 1832 r. (manuskripto, publikigita en 2003)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Rzewuski, Henryk," Encyklopedia Powszechna PWN (PWN Universal Encyclopedia), vol. 4, p. 106.
  2. Jan Zygmunt Jakubowski, ed., Literatura polska od średniowiecza do pozytywizmu (Pola Literaturo el Mezepoko al Pozitivismo), p. 480.
  3. "Gawęda," Encyklopedia Polski (Enciklopedio de Pollando), p. 175.
  4. Informo el artikolo de Pola Vikipedio, je 00:47, 15a de Marto 2009.
  5. Czesław Miłosz, The History of Polish Literature, pp. 254–55.