Herbert Franklin Solow

Herbert Franklin SOLOW (naskita la 14-an de decembro 1930 mortis la 19-an de decembro 2020) estis jud-usona scenaristo, produktoro, reĝisoro kaj talentagento.

Herbert Franklin Solow
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1930 (1930-12-14)
en Nov-Jorko
Morto 19-an de novembro 2020 (2020-11-19) (89-jaraĝa)
en Malibu
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio Dartmouth vd
Profesio
Okupo televida produktoro • televida reĝisoro • talent agent vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li diplomiĝis ĉe Dartmouth College en 1953 kaj estis dungita kiel helpanto de William Morris Agency en New York City. Poste li laboris ĉe NBC kaj CBS en Kalifornio ekde 1960. Li estis kontraktita de Desilu Studios kiel Vic-Prezidanto de Produktado en 1964. Ĉe Desilu li kontrolis produktadon de televidseriojn kiel Star Trek, Mission: Impossible, kaj Mannix.

Solow dungiĝis al MGM Television kiel vicprezidanto komisiita de televida produktado. Tie li prizorgis la disvolviĝon kaj produktadon de Medical Center, Then Came Bronson kaj The Courtship of Eddie's Father. Poste, Solow estis nomumita Vicprezidanton de Tutmonda Televido kaj Filmoj de MGM, kaj estris MGM Studios en Culver City, Kalifornio kaj Borehamwood, Anglio.

Post kiam li forlasis MGM'on, Solow estis la plenuma produktanto de la mallongdaŭra serio de televido ĉe NBC, "Man from Atlantis" kaj produktis la premiitan dokumentfilmon Elvis: That's the Way It Is , ĉefrolante Elvis Presley mem.

Kun Robert H. Justman li verkis libron Inside Star Trek: The Real Story eldonita de Pocket Books en 1996 pri la produktado de Star Trek.