Albrecht Naumann

(Alidirektita el Hermann Albrecht Naumann)

Hermann Albrecht NAUMANN estis germana pormetia instruisto kaj esperantisto, kiu naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1890 en Chemnitz. Esperantisto ekde 1912, li enkondukis Esperanton en la mezlernejojn de Werdau en 1920 kaj 1922. Li eldonis la gazetaran servon de GEA de julio 1920 ĝis decembro 1927. En 1928 li elektiĝis prezidanto de Saksa Esperanto-Ligo, en 1930 organizis infaninterŝanĝon inter Saksio kaj Danio, en la sama jaro okazigis Cseh-kursojn sub gvidado de gesinjoroj Morariu el Örebro en sep lokoj kun ĉ. 500 anoj, faris en 1931 radioparoladojn kun Tiberio Morariu kaj Joseph R. Scherer (Dresden-Leipzig). Li verkis artikolojn kaj kursojn pri Esperanto por la regiona germanlingva gazetaro, prilaboris multajn gvidfoliojn kaj librojn.

Albrecht Naumann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1890 (1890-08-13) (133-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr