Hernádkércs
Hernádkércs [hernAdkErĉ] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 3846
- Telefonprefikso: 46
Situo redakti
Hernádkércs situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Hernád, laŭ flankovojoj. Hernádkércs havas ponton tra la rivero. Abaújszántó, Encs kaj Szikszó troviĝas po 13, Szerencs 18, Miskolc 30 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1262 en formo "Kerch". En la 17-a jarcento la vilaĝo apartenis precipe al la Osmana Imperio. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Dum la socialismo kolĥozo funkciis. Vilaĝservo estas migra poŝto.