Leuggern

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hettenschwil)

Leuggern estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2065 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Leuggern
Blazono de Leuggern
Leuggern kun preĝejo kaj johanita komandorejo, en la malantaŭo videblas la vaporflago de la nuklea centralo Leibstadt
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 34′ 55″ N 8° 13′ 10″ O / 47.58194 °N, 8.21944 °O / 47.58194; 8.21944 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 55″ N 8° 13′ 10″ O / 47.58194 °N, 8.21944 °O / 47.58194; 8.21944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2065
Areo 13,76 km²
Alteco 332 m super marnivelo
Poŝtkodo 5316
Komunumkodo 4313
Mapo de Leuggern
vdr

Geografio redakti

La komunumo Leuggern situas ĉe la okcidenta bordo de la Baraĵlago de Klingnau. Ĝia norda pinto akiras la bordon de la rivero Rejno, kaj en nordoriento de la komunumo ĉe la limo al Koblenco troviĝas la kunfluejo de Aro kaj Rejno. Fakte malgraŭ ke la akvokvanto kaj la longeco ek de la fonto de Aro ĉe la kunfluejo estas pli grandaj ol de la Rejno, la cetera rivero portas la nomon Rejno anstataŭ pli korekte Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Leuggern, Gippingen, Hettenschwil, Etzwil, Felsenau, Hagenfirst, Fehrental kaj Schlatt.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,76 km², de kiuj 5,10 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,25 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 547 m s.m., dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 312 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Leuggern limas en nordnordokcidento al Full-Reuenthal, en nordo al la germana urbo Waldshut-Tiengen, en nordoriento al Koblenco, en oriento al Klingnau, en sudoriento al Böttstein, en sudo al Mandach, en okcidento al Mettauertal, kaj en nordokcidento al Leibstadt.

Trafiko redakti

La vilaĝo Felsenau disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Koblenco al Leibstadt. La ceteraj vilaĝopartoj estas konektitaj al la publika trafikreto per diversaj poŝtaŭtolinoj.

En la komunumo kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj de Döttingen al Leibstadt kaj de Vinterturo al Bazelo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas proksimume 20 kilometrojn okcidente en Eiken.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Leuggern datiĝas el la jaro 1231 kiel Lutgern.

En mezepoko en Leuggern regis la Habsburgoj. La komunumo troviĝis sub la administrado de la Johanitoj, kiuj estis ricevis la komunumon en la jaro 1231 testamente de la Baronoj de Bernau. Ili unue atribuis la posedaĵon en Leuggern al la Johanita komandorejo Bubikon. En la jaro 1250 estis fondita la Johanita komandorejo Leuggern. Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Leuggern estis la centro de samnoma paroĥo kaj voktejo de la Grafejo Baden, al kiu apartenis ankaŭ la hodiaŭaj komunumoj Böttstein, Full-Reuenthal kaj Leibstadt.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden, estiĝis tiam la komunumoj Böttstein kaj Leuggern.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Oberleibstadt, Böttstein kaj Leuggern formis nun unu komunumon de la distrikto Zurzach. En la jaro 1816 la kantona parlamento decidis la disigon de Oberleibstadt, Böttstein kaj Leuggern en tri komunumojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Zurzach
 
 
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen