Hiacintuloj

(Alidirektita el Hiacintulo)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hiacintuloj
Kutima hiacintulo (Anodorhynchus hyacinthinus)
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Anodorhynchus
Spix, 1824
Specioj
  • A. glaucus Vieillot, 1816
  • A. hyacinthinus Latham, 1790
  • A. leari Bonaparte, 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hiacintulojhiacintaj araoj (Anodorhynchus) estas genro de grandaj bluaj papagoj el tribo Arini. Ĝi enhavas du vivantajn speciojn (kutima hiacintulo kaj indiga hiacintulo) kaj unu supozeble formortintan specion (griza-blua hiacintulo). Kutima hiacintulo estas la plej granda papago laŭ longo kaj la plej peza fluganta papago (kakapo pezas pli sed ne flugas). Griza-blua kaj indiga hiacintuloj nestas en klifoj kaj kutima hiacintulo plejparte nestas en arbotruoj. Ĉiuj la tri specioj manĝas plejparte fruktojn de kelkaj specioj de palmoj, aparte tiujn de Acrocomia aculeata, Attalea phalerata, Butia yatay kaj Syagrus coronata.

Kvankam hiacintuloj ĝenerale estis konataj de zoologoj almenaŭ ekde la 1790-aj jaroj, precizaj lokoj de iliaj arealoj restis longe nekonataj. La endemia habitato de la indiga hiacintulo estis nur malkovrita de sciecnuloj en 1978.[1]

Griza-blua hiacintulo malaperis kaj verŝajne formortis iam en la 19-a jarcento pro senarbarigo por agrikulturaj celoj kaj formanĝo de jataj-palmoj (Butia yatay) far bruto,[2][3] sed onidiroj pri ĝia travivo ĝis nun iam aperas. Indiga hiacintulo ankaŭ estis tre proksima al formorto en fruaj 1980-aj jaroj, kiam nur restis ĉirkaŭ 60 birdoj en la mondo, sed ekde tiam ilia populacio kreskas ĝis ĉirkaŭ 1000 pro konservaj programoj. Kutima hiacintulo restas sufiĉe komuna en naturo, sed ĝia arealo fragmentiĝis je almenaŭ tri distingaj partoj: en suda Brazilio, en eosta Bolivio kaj en nord-eosta Paragvajo. Ĉiuj tiuj populacioj nuntempe malkreskas pro habitatdetruo kaj kaptado por dombesta komerco. Kiel dombirdo kutima hiacintulo estas sufiĉe kutima kaj multaj specianoj vivas en kapteco tra tuta la mondo.

Kaj kutima kaj indiga hiacintuloj estas listitaj en Apendaĵo 1 de CITES.

TaksonomioRedakti

La genro, Anodorhynchus Spix, 1824[4] estas unu el kelkaj genroj de Centramerikaj kaj Sudamerikaj araoj en tribo Arini, kiu enhavas araojn, konurojn, aratingojn kaj parencajn genrojn. Tiu ĉi tribo siavice apartenas al subfamilio Arinae (neotropisaj papagoj) de familio Psittacidae de veraj papagoj. Nun oni agnoskas tri speciojn en la genro, unu el kiuj estas supozeble formortinta:[5]

SpeciojRedakti

Specioj
Kutimaj kaj binomiaj nomoj[4] Bildo Priskribo Vivareo
Griza-blua hiacintulo
(Anodorhynchus glaucus)
  Longas ĝis 70 cm, kun plejparte pale-blua aŭ turkiskolora plumaro kaj granda griza kapo. Ĝi havas longan voston kaj grandan, dikan bekon. Ĉirkaŭaĵoj de okuloj kaj bazo de beko estas flavaj.[6] Sudameriko
(plej probable formortinta)
Kutima hiacintulo
(Anodorhynchus hyacinthinus)
  Longas ĝis 100 cm kaj povas havi 120–140 cm larĝan enverguron. Plumaro plejparte havas brile-bluan (hiacintan) koloron, pro kiu la specio kaj ankaŭ la genro ricevis siajn nomojn; malsupraj partoj de flugiloj estas nigraj. Beko estas granda kaj pure nigra, kun brile-flava haŭto ĉe la bazo de ĝia malsupra parto. Sama flava haŭto formas ringojn ĉirkaŭ la okuloj.[7] Sudameriko
Indiga hiacintulo
(Anodorhynchus leari)
  Ĝis 70 cm longa, kun plejparte blua (indiga) plumaro; la kapo estas iom pli pala. Haŭto ĉe la bazo de beko estas pale-flava kaj okulringoj estas oranĝecaj. La beko estas granda kaj plej ofte nigra, kvankam ĝi iĝas pli grizeca pro eluzo.[8] Sudameriko, plejparte Brazilo

Krom tiuj ĉi tri rekonataj specioj oni ankaŭ iam nomas la kvaran, Anodorhynchus purpurascens (viola hiacintulo). Ĝin unue priskribis Lionel Walter Rothschild en sia libro Extinct Birds, kiu publikiĝis en 1907. Tamen, ĝis nun oni ne havas sufiĉajn evidentaĵojn por pruvi la ekziston de tiu ĉi specio, do ĝi estas konsiderata hipoteza formortinta specio. Rotschild priskribis la birdojn vivantajn sur insulo de Gvadelupo, sed nuntempe oni teorias ke povis temi pri kutimaj hiacintuloj kunportitaj tien el kontinenta Sudameriko.[9]

ReferencojRedakti

  1. (1979) “Our discovery of the land of the Lear's Macaw (Anodorhynchus leari).”, Anais da Academia Brasileira de Ciências (51), p. 575–576. 
  2. Yamashita, Valle (1993). “On the linkage between Anodorhynchus macaws and palm nuts, and the extinction of Glaucous Macaw. 113”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 113, p. 53–60. 
  3. Begazo, Munn (n.d.). “Humans caused the first proven extinction of a South American land bird: a post mortem for the Glaucous Macaw Anodorhynchus glaucus”, draft. 
  4. 4,0 4,1 Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.004). www.zoonomen.net (2008-07-05).
  5. Donald, Collar. (1997) Handbook of the Birds of the World, v4. Barcelona,Spain: Lynx.
  6. Species factsheet: Anodorhynchus glaucus. BirdLife International (2008). Alirita 24 July 2008. Arkivigite je 2013-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Species factsheet: Anodorhynchus hyacinthinus. BirdLife International (2008). Alirita 24 July 2008. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Species factsheet: Anodorhynchus leari. BirdLife International (2008). Alirita 24 July 2008. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Fuller, Errol. (1987) Extinct Birds. Penguin Books (England), p. 148–9. ISBN 0-670-81787-2.