Hindaun, laŭ (hindie हिण्डौन) estas urbego kaj municipo en Barato, en orienta parto de subŝtato Raĝastano, en distrikto de Karauli.

Hindaun
urbo
Administrado
Poŝtkodo 322230
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 43′ N, 77° 1′ O (mapo)26.7277.02Koordinatoj: 26° 43′ N, 77° 1′ O (mapo) [+]
Alto 235 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hindaun (Raĝastano)
Hindaun (Raĝastano)
DEC
Hindaun
Hindaun
Situo de Hindaun
Hindaun (Barato)
Hindaun (Barato)
DEC
Hindaun
Hindaun
Situo de Hindaun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hindaun [+]
vdr
Vizitindaĵo ĉe Hindaun

Demografio redakti

Hindaun havis populacion de 105 690 en 2011 kun legopovo de 76,5%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo. Hindaun atingis la internacian kvalifikon urbego (pli, ol cent mil) en la malfuruaj 2000-aj jaroj.

Geografio redakti

Hindaun situas en najbareco de Aravali-montaro 235 metrojn super la marnivelo. Gangapur (Savai Madhopur) troviĝas 43, Bharatpur 70, Dholpur 85, Alŭaro 98, Morena 101, Agra 110, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 124, Gvalior 129, Ŝivpuri 161, tutlanda ĉefurbo Delhio 210, Ĝodpur 402, Mumbajo 967, Kolkato 1236 kilometrojn (aere) [1].

 
Fortikaĵo de Hindaun

Historio redakti

En la mezepoko la areo apartenis al pluraj reĝlandoj, regnoj. Hindaun estas nomita post nomo de reganta reĝo. Post batalo en 1804 la britoj akiris la teritorion.

Ekonomio redakti

Hindaun estas centro de minado de grejsoj, krome tutmonde konata foiro pri grejsoj funkcias enurbe. Baze de tio la ŝtonindustrio floras. Templo de Delhio, Ĝajpuro, ktp estis faritaj el tiuj ŝtonoj. Kelkaj aliaj uzinoj funkcias en la urbo. La agrikultura branĉo produktas miliojn, maizojn, mustardojn, fabojn, nuksojn, grosojn, terpomojn kaj hordeojn.

Lingvoj redakti

En Hindaun la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj redakti

En Hindaun plejparto de la populacio estas hinduoj (80,5%), krome islamanoj (17%), ĝajnistoj (preskaŭ 2%), aliaj malpli 1%.

Eduko redakti

En Hindaun kelkaj signifaj institutoj funkcias.

 
Akvujo

Klimato redakti

En Hindaun jare pluvas averaĝe po 248 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko redakti

Hindaun havas trairan fervojan linion inter Delhio-Mumbajo, krome 3 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. Enurbe aŭtorikiŝoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn, ekster la urbo aŭtobusoj. Oftaj trafikiloj estas la bicikloj. La plej proksima flughaveno funkcias en Agra.

 
Konstruaĵo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans