Historio kaj klaskonscio

libro de György Lukács

Historio kaj klaskonscio. Studoj pri marksisma dialektiko (en la germana: Geschichte und Klassenbewusstsein. Studien über marxistische Dialektik), estas kolektaĵo de eseoj publikigita en 1923 de Georg Lukács (1885–1971) kaj estas konsiderata kiel baza verko de la novmarksismo pri klaskonscio. Ĝi havis grandan influon al la Kritika teorio, speciale al Theodor W. Adorno kaj Jürgen Habermas.

Geschichte und Klassenbewußtsein
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro György Lukács
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1923
Ĝenro eseo • filozofia literaturo
vdr

Fono redakti

La hungara filozofo Lukács en 1919 fariĝis vica popolkomisaro pri instruado en la Federacia Hungara Socialisma Konsilantara Respubliko. El tiu tempo vidu lian eseon "Kontraŭrevoluciaj fortoj dum la hungara proletara diktatoreco" sub [1] Arkivigite je 2019-05-26 per la retarkivo Wayback Machine. Liaj eseoj pri la organiza demando, kiuj estas entenataj en “Historio kaj klaskonscio", spegulas tiujn spertojn.

Superrigardo redakti

La volumo kunigas eseojn pri diversaj aspektoj de marksismaj teorio kaj praktiko: “Kio estas ortodoksa marksismo” − “Rozo Luksemburgo kiel marksisto” − “Klaskonscio” - “La aĵiĝo kaj la konscio de la proletaro” − “La funkciŝanĝiĝo de la “historia materiismo” − “Laŭleĝeco kaj eksterleĝeco” − “Kritikaj rimarkoj pri Rozo Luksemburgo: «Pri la rusa revolucio»” [1].

“La aĵiĝo kaj la konscio de la proletaro” redakti

Speciale la plej longa eseo de la volumo, nome “La aĵiĝo kaj la konscio de la proletaro” estas konsiderata vojtrabata novinterpretado de la teorio de Karlo Markso, kiun Lukács prezentis sub la influo de Max Weber. Tiu ĉi dum multaj jaroj, dum kiuj Lukács en Hejdelbergo studis kaj okupiĝis antaŭ ĉio pri la novkantiisma filozofio, estis lia amiko kaj instruisto.

Aĵiĝo redakti

Deirante de la ĉapitro “La fetiĉeco de la varo kaj ĝia sekreto” el la 1-a volumo de La kapitalo de Karlo Marks oni disvolvas teorion de aĵiĝo: la moderna kapitalismo, en kiu la var-interŝanĝo estas la dominanta formo de homa reproduktado, favoras aĵan formon, kiu abstraktas de la materia kvalito de la aĵoj kaj valorigas jam nur kvante nomeblajn kaj instrumente uzeblajn ecojn. Tiu procezo komenciĝas per la estiĝo de industrie organizita dunglaboro. Kiel jam Markso estis priskribinta, la varformeco de la laboro kondukas al tio, ke la rilato de la unuopaj laboroj al la socia ĉiomlaboro aperas kiel rilato de aĵoj − de varoj sur merkato.

Tiu ĉi estas la fundamenta formo de la marksisma ideologikritiko − la transformado de sociaj ecoj en naturajn ecojn. La varoj per sia valoro peras ne nur objektive inter la unuopaj laboroj, ili ankaŭ produktas subjektive la ŝajnon, kvazaŭ valoro estus io en la aĵoj ennaskita − do aĵiĝo.

Lukács ligas tiujn ĉi ideologikritikan analizon kun la raciiga teorio de Max Weber, kiun li tamen rigardas nur sub la vidpunkto de trudado de formala racieco. Nur la raciigo de la konkreta laborprocezo, la abstraktado de la “organa aktiveco” kreas la kondiĉon por ke la laboro dismetiĝu en kvante nomeblajn paŝojn, ke la personeco de la laboristo fariĝu rimedo por la celo kaj la varoj interŝanĝeblaj aĵoj. La raciigo priskribita de Max Weber do estas samtempe kondiĉo kaj rezulto (en la riĉigo de juro, regado, arto ktp) de la kapitalisma produktadmaniero.

La konscio de la proletaro redakti

Deirante de la fundamenta analizo de maltrafa aĵ-percepto, la dua parto de la eseo disvolvas ampleksan kritikon de la novtempa filozofio, kiu de Kantio ĝis Hegelo okupiĝas pri la kontraŭecoj de formo kaj substanco kaj pri la unuopo kaj sistemo. En la kantia transcendenta filozofio la pure formala karaktero de la moderna ekkono trovas sian plej klaran esprimiĝon. Tra la praktikaj filozofioj de Johann Gottlieb Fichte kaj de Frederiko Ŝilero fine ĝis Hegelo plu evoluas la konscio de la problemo, kiu provis solvi tiun kontraŭecon per la malkovro de la historieco. Sed Hegelo fiaskis, laŭ Lukács, ĉe la provo trovi la subjekton de la agado, kiu rilatigas la formon al la enhavo, kaj anstataŭe metis abstraktan mondspiriton.

La subjekto de la historio, kiu povas forigi la kontraŭecojn de la burĝa pensado (kaj, laŭ Lukács, ankaŭ forigos ilin), estas la proletaro (vidu ankaŭ starpunkt-teorio).

La tria kaj lasta parto de la eseo disvolvas la ideon, ke la proletaro en sia historia ekzistado per la rekta ĉeesto estas premata al la filozofio kaj per la praktika nuligo ("aŭfhebo") en la revolucio dissolvas la kontraŭecojn.

Tiu ĉi lasta ĉapitro estas tre proksima al la hegela histori-filozofio kaj pro tio ŝajnas dubinda ankaŭ al aŭtoroj, kiuj konsentas pri la principa diagnozo de aĵigo/aĵiĝo. La verko entenas speciale la internan malfacilaĵon, ke la kontraŭecoj solveblas nur praktike, sed ke la subjekto de tiu praktiko estas jam antaŭe nomebla de la teorio.

Notoj redakti

  1. (Vidu Rozo Luksemburgo: Pri la rusa revolucio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2018, 60 paĝoj, ISBN 978-2-36960-060-2 (epub 978-2-36960-144-9) (= MAS-libro n-ro 156)) − “Io metoda pri la organiza demando”

Retaj ligoj (germanlingvaj) redakti

Eldonoj (germanlingvaj) redakti

  • Geschichte und Klassenbewusstsein. Studien über marxistische Dialektik. Malik-Verlag, Berlin 1923 (Kleine revolutionäre Bibliothek Band 9)
  • Geschichte und Klassenbewußtsein. Neuwied 1968 (Georg Lukács. Werke. Frühschriften. Band 2)
  • Geschichte und Klassenbewußtsein. Bielefeld 2013, ISBN 978-3-89528-999-6
  • Die Verdinglichung und das Bewußtsein des Proletariats. Bielefeld 2015, ISBN 978-3-8498-1117-4 (Werkauswahl in Einzelbänden Bd. 3)

Literaturo redakti

  • Hanno Plass (Hrsg.): Klasse Geschichte Bewusstsein. Was bleibt von Georg Lukács’ Theorie?, Berlin Verbrecher Verlag 2015, ISBN 978-3-95732-005-6.
  • Georg Lukács: Chvostismus und Dialektik (1925). Hrsg. von László Illés. [postum]. Áron Verlag, Budapest 1996, ISBN 963-85504-2-2. [englisch: "A Defence of 'History and Class Consciousness': Tailism and the Dialectic", London -- New York 2000] (Soll demnächst auf deutsch in Deutschland erscheinen.)
  • Georg Lukács u.a.: Verdinglichung, Marxismus, Geschichte. Von der Niederlage der Novemberrevolution zur kritischen Theorie, herausgegeben und eingeleitet von Markus Bitterolf und Denis Maier, ça ira-Verlag, Freiburg 2012, ISBN 978-3-86259-105-3