Holger REINHARDT (naskiĝinta en 1960 je Dessau) estas germana restaŭristo kaj monumentflegisto, ekde 2009 landa konservisto de la Liberŝtato Turingio.

Vivo redakti

Post trejniĝo kiel ŝtonskulptisto kaj restaŭristo li ekdeĵoris en 1992 ĉe la Turingia landa oficejo pri monumentprotektado kaj arĥeologio en la rolo de fakulo kaj ekde 2001 de estro de la departemento de interfaka/-sekcia kunlaborado.

En majo 2009 li posteulis provizore Stefan Winghart, kiu iris al Malsupra Saksio por gvidi la aferojn pri enlandaj konservotaĵoj. En marto 2010 la tiama kulturministro Christoph Matschie konfirmis lian novan pozicion.[1]

Labore Reinhardt ege engaĝiĝas pri la konervo de la multo da kasteloj kaj bienoj en Turingio. En novembro 2014 li atentigis pri la ekzista minaciĝo de 16 objektoj.[2]

En 2016 oni publikigis statusraporton pri 64 endanĝerigitaj kastelaj kompleksoj el kiuj eĉ 20 konsideriĝis esti en grandega helpiĝ-neceso. En 2019 fariĝis nova raporto kune kun kulturŝtatministro Benjamin-Immanuel Hoff kie videblis ke la senpera minaco malkreskis je 56 objektoj. Kastelo Dryfels en Berga (Elster) intertempe malkonstruiĝis kaj ĉe 24 objektoj la stato malpliboniĝis ekde 2015; inverse kvin aĵoj intertempe ĝuis belegan restaŭradon kaj ĉe 17 ekekzistis konkretaj sekurigmezuroj.[3]

Alia fokuso de Reinhardt estas la zorgo pri industriaj ejoj kaj konstruaĵoj de moderna arkitekturo. Publike furoris i.a. la diskuto pri la fervojflegejo erfurta[4], pri la ĝardena urbo Heinrichsgrün (kaj similaj zonoj), planita laborista loĝzono de Theodor Fischer en Bad Langensalza kaj tri setlejoj en Pößneck de Heinrich Tessenow. Fake li ankaŭ akompanis la laborojn ĉe konstruaĵoj de la frua moderno, ekz. ĉe la de Egon Eiermann kunplanita Total-Werke Foerstner & Co. je Apolda[5], de la iama laktejo de Arnstadt kaj ĉe aliaj verkoj el la epoko de Bauhaus kaj de GDR.

Malgraŭ personaj sukcesoj Reinhardt plendis ankoraŭ en 2019 ke perdas Turingio po ĉ. centon da interesaj objektoj por jaro. Kelkfoje ankaŭ nuraj ekonomiaj kialoj decidis la forigon, ekz. ĉe ĉaskastelo Rathsfeld, biensenjorejo en Meilitz (Wünschendorf).[6]

Publicitaj aferoj redakti

  • Holzstuben in Thüringen, eld.: Volkskundliche Beratungs- und Dokumentationsstelle für Thüringen, Erfurt 1999
  • Die Außenwandmalereien an der Kirche St. Nikolaus in Jena-Lichtenhain, Reinhold-Verlag, Altenburg 2012
  • Denkmalpflege: Kontinuität und Avantgarde, Reinhold-Verlag, Altenburg 2013
  • Kirchendachwerke und profilierte Holzbalkendecken in Ostthüringen, mit Lutz Scherf, Thüringisches Landesamt für Denkmalpflege und Archäologie, Erfurt 2015
  • Die Roten Spitzen zu Altenburg – Geleitwort zum Kolloquium im Residenzschloss Altenburg 04.-05.09.2015, mit Beiträgen von Knut Görich, Harald Wolter-von dem Knesebeck k.a., eldonis: Thüringisches Landesamt für Denkmalpflege und Archäologie, E. Reinhold Verlag, Altenburg 2018, ISBN 978-3-95755-037-8

Literaturo redakti

  • Sybille Göbel: Ohne Not ausgelöscht – warum Thüringens Baudenkmäler verschwinden, Thüringer Allgemeine, Erfurt, 3.2.2018 (surrete)

Notoj redakti

  1. gazetara komunikado fare de la ministerio Thüringer Ministerium für Bildung, Jugend und Sport, 12.3.2010 ("Holger Reinhardt wird neuer Landeskonservator")
  2. Michael Helbing: Denkmalamt listet 16 gefährdete Schlösser und Herrenhäuser auf, ĉe TA, 20.11.2014 (surrete). Temis pri: Duona kastelo de Langenleuba, Akvokastelo Dobitschen, Kastelo Poschwitz, Nova ĉaskastelo Hummelshain, Ĉaskastelo Hohe Sonne, Kastelo Stolberg (Schwarza), Posta kastelo de Henfstädt, Kastelo Tonna, Akvokastelo de Deuna, Burgo Gleichenstein, Kastelo Niedergebra, Kastelo Crossen, Kastelo Friedrichswerth, Kastelo Denstedt, Kastelo Ebersdorf kaj Kastelo Tannenfeld.
  3. Hanno Müller: 56 Thüringer Schlösser sind gefährdet. Ĉe: TA, 10.8.2019 (surrete)
  4. Hartmut Schwarz: Es ist höchste Eisenbahn für das "Schwarze Viertel"!, ĉe: TA, 8.8.2019
  5. Baunetz: Hotel Egon in Apolda - Eiermann-Baŭ lädt zum IBA Campus 2018, Berlin, 26.7.2018 (surrete[rompita ligilo])
  6. Sybille Göbel 2018