Kastelo Crossen (germane Schloss Crossen) estas baroka kastelkonstruaĵaro en Crossen an der Elster, Germanujo. Ĝi troviĝas sur roketo supre de la valo de Blanka Elster kaj famas pro sia fortimpresa baroka salonego ornamita per italaj trompigpentraĵoj. Post multaj jaroj de kadukiĝo ĝi aĉetitis en marto 2017 fare de al municipo Bad Köstritz el manoj de irlandaj spekulantoj. Planatas ĝia taŭgigo por koncertokazigoj.[1]

Kastelo Crossen

kastelo • manor house
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 41″ N, 11° 58′ 31″ O (mapo)50.9780555611.97513889Koordinatoj: 50° 58′ 41″ N, 11° 58′ 31″ O (mapo)
Kastelo Crossen (Turingio)
Kastelo Crossen (Turingio)
DEC
Kastelo Crossen
Kastelo Crossen
Situo de Kastelo Crossen
Kastelo Crossen (Germanio)
Kastelo Crossen (Germanio)
DEC
Kastelo Crossen
Kastelo Crossen
Situo de Kastelo Crossen
Map
vdr
La belfredo de Kastelo Crossen, kun spajro el la 18-a jarcento

Situo redakti

La kastelo situas nordueste de la vilaĝokerno sur roketo ampleksante kvaralan ĉefan ejon eoste kun belfredo kaj la internan korton. En la suda alo estas la ĉefa ejo kun la baroka festsalonego duetaĝa. Ueste estas la iamaj ekonomiaj ejoj; norde kaj sude flankas du simetriaj kavaliraj domoj. Inter la suda kavalirdomo kaj ekonomia ejo estas la ĉefa enirejo. En la 1960-aj jaroj starigitis ankoraŭ hejmo porlernanta kiu nuntempe ankaŭ apartenas al la tuta komplekso. Ĉirkaŭas la tuton bone konserviĝinta muro. Inter ĝi kaj la ĉefa ejo estas sovaĝigita kastela parko. Sude de la kastelmonto faritis en 1949 sportejo publika.

Historio redakti

 
Vido disde la interna korto al la meza alo de la ĉefa ejo
 
La ekonomia ejaro
 
Unu el la du simetriaj kavalirdomoj sur la uesta antaŭkorto

Burgo antaŭula redakti

La unua burgo en Crossen estiĝis jam en la 10-a jarcento por protekti la gravajn komercajn vojojn inter Gera kaj Zeitz kiel ankaŭ kinter Bad Sulza/Camburg kaj Gera (vina/sala vojo). Ĝia unua mencio estis en 995 kiam imperiestro Oto la 3-a donacis la tuton al la Episkopujo Naumburg-Zeitz. La unua komplekso burga abandonitis ĉ. 1150. Ĉu ĝi troviĝis ĉe la sama loko kie nun staras la burgo ne klaras.[2]

La dua burgkomplekso sur la monteto menciitis unuafoje en la 1272. Ĝi estis administradejo de la burga vokto por la ĉirkaŭantaj lokoj kaj estis ankaŭ tribunalejo. Pri tiu dua burgo nur malmulto konatas, i.a. ke ĝi damaĝitis en 1452 dum la militoj kontraŭ la Husanoj. En loka kroniko ĝi priskribitis kiel mallarĝa burgo kun altaj remparoj. Ankaŭ du aliaj turoj kaj burgkapelo apartenis al tiu ĉi kompelko. Hodiaŭ de ĉio tia restis nur la belfredo kaj partoj de la ringa fortikaĵo.

Alinkonstruo je renecanckastelo redakti

Post Reformacio perdis la burgon la episkopoj de Naumburg-Zeitz kaj ekposedantoj iĝis la Dinastio Wettin. Princelektisto Aŭgusto (Saksio) komisiis Wolf Ernst von Wolframsdorf je administrado disktrika en 1585 kiu alikonstruigis la kastelon laŭ renesanca gusto. Tiu ĉi kastelo ekzistis nur ĉ. 100 jaroj tial ke pri ĝi eĉ malpli estas konata ol pri la antaŭula ejaro.

Baroka kastelo redakti

La ercmontarano komercisto lepsika David Fleischer akiris la burgon en 1700. Ekde tiam li nomiĝis nobele David von Fletscher kaj ordonis inter la malkonstruon de la malnova kastelo inter 1701 kaj 1712; la novo fariĝis baroka. Restis nur la malnova belfredo. Von Fletscher farigis en la mezetaĝo de la suda alo en 1712 belegan barokan festsalonegon fare de la itala majstro Giovanni Francesco Marchini el Como. Tiu homo faris antaŭe jam aferojn ĉe Kastelo Bruchsal kaj ĉe Marteno-kirko en Bamberg. En Saksio li laboris ĉe Kastelo Wiederau apud Pegau. Marchini instalis pentrotrompaĵojn iluziigintajn riĉecon strukturitan de la salonego. La festsalonego nombriĝas inter baroka majstroverko en Turingio. Fakte temas pri la unusola konserviĝinta tiaĵo en la tuta federacia lando. Motivoj tieaj estas ĉefe prenitaj el la mitologio antikva kaj el teologio kristana.[3]

Posedo fare de la Flemming-oj redakti

En 1724 akiris la tuton ano de la pomerania familio nobela Flemming, nome generalfeldmarŝalo kaj ministro grafo Jacob Heinrich von Flemming. Vendodevo estis ĉar la justickonsilisto kortega Thomas August von Fletscher havis multajn monŝuldojn. La Flemming-familio, kiu posedantis dum 200 jaroj ne faris multajn ŝanĝojn tiel ke en 1925 la kastelo estis tute baroka ankoraŭ. Ĝis 1777 ne ofte loĝatas enkastele, sed poste ja kaj sekve fariĝis restaŭradoj kaj surfasaden muntitis blazonoj. Familianoj kiel Johann Heinrich Joseph Georg von FlemmingKarl von Flemming daŭre loĝis kastele. La antaŭe menciita venigis altvalorajn stukajĵojn, vandtapiŝojn kaj meblaron belegan. Li ankaŭ komisiis aranĝon de la t.n. Muzikĉambro, de nova ekonomia ejo kaj de ambaŭ kavaliraj domoj ĉirkaŭ la ekstera kastelkorto. Sekvis en la 1780-aj jaroj la alifaro de la ekstera areo. Tie i.a. estiĝis vitejo kaj ekkultivitis lupolo kaj fruktoj.

Pro instigo de grafo Edmund von Flemming okazis nova ornamo de la kastelo. Venis tien du turhorloĝoj kaj nova orgeno por la kastela kirko konstruite en ateliero en Frankfurto ĉe Odro En 1892 faritis nova akvoprovizejsistemo fera kaj nova puto por la pli supre loĝantaj homoj. La verkistino Elisabeth von Heyking estis la lasta anino de la Flemming-familio kiu restis ĝis la morto en 1925 surloke. Ŝia edzo Edmund estis ambasadoro de la Germana Imperiestra Regno en Ĉinio el kiu lando li alportis ĉinajn ŝtofajn vandtapiŝojn.

Historio inter 1925 kaj 1990 redakti

Heredanto kastela estis Edmund von Bockum-Dolffs, malpraulo de Florens von Bockum-Dolffs, edzo de Melusine Sophie Luise von Flemming, filino de la registarestro grafo Karl von Flemming. Bockum-Dolffs vendis la tutan ekipaĵarojn, la stovojn kaj tapetojn de la kastelo kaj ebligis tiel vole nevole la kadukiĝon kastelan. En 1930 la tegmento de la kastelpreĝejo difektiĝis kaj la tieaj plafonpentraĵoj de Marchini perdiĝis. En 1938 finfine la tuta kirko terenfalis.

Je la 13-a de majo 1937 aĉetis Rudolf Zersch[4], posedanto de la biefarejo Köstritzer Schwarzbierbrauerei el najbara Bad Köstritz kaj de proksima akvokastelo en Harmannsdorf ĉe aŭkcio deviga por 30.000 markoj la kastelon kaj ordonis ties rekonstruon. Dum la Dua mondmilito anoj de Wehrmacht gastis surloke. Postmilite ĝi servis kiel hejmo por forpelintoj; en flankaj ejoj aranĝitis eĉ loĝejoj por la eostgermanoj senpatrujigitaj. Pli malfrue ekzistis planoj malkonstrui la kastelon kion malhelpis i.a. profesoro Jefimow el Zeitz. Li sukcese klopodis alifunkciigon je porinstruista trejnlernejo en 1953 kiu funkciis ĝis la Turniĝo kaj produktis ĉiujare ĉ. 300 instruistojn. En la 1960-aj jaroj la kaduka ĉevalejo malkonstruis kaj anstataŭigitis per hejmo porstudenta.

La kastelo post 1990 redakti

 
Crossen kun kastelo

En 1992 la kastelo ekposeditis fare de Landevoluigsocieto por Turingujo kaj faritis diversaj modernigoj. Okazis ankaŭ kastelfestoj fare de Heinrich-Schütz-Akademie.[5] En junio 2007 la kastelo ĉeaŭkcio venditis tre malmultekoste fare de irlandaj spekulantoj (i.a. John Robinson kaj Eftim Hurly) post kiam turingiaj distriktoj rezignis pri siaj aĉetrajto. Pro malkontento ĝenerala pri la evoluo kastela iniciatis la crossen-ano Wolfgang Maruschky la fondon de amikara societo por reakiro de la kastelo kaj ĝia savo.[6]

Je la 22-a de februaro 2017 finfine la urbaj konsilantoj de Bad Köstritz kune kun la komunumo Crossen decidis ekzorgi prie kaj evoluigi novajn kaj konkretajn daŭripovajn planojn utiligajn.

Referencoj redakti

  1. Pri planoj revivigaj ĉe mdr.de
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. 2-a eldono. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0, p. 88
  3. Jörg Katerndahl: Die Wand- und Deckengemälde von Giovanni Francesco Marchini in den Schlössern von Wiederau und Crossen. Hain Verlag, 1998
  4. Biografio de Zersch
  5. Raporto prifesta
  6. Susann Grunert, Privat-Initiative macht Hoffnung für Schloss Crossen, gazetartikolo OTZ de la 14.3.2012. Arkivita el la originalo je 2016-03-11. Alirita 2019-05-30.

Literaturo redakti

  • Franz Jäger: Crossen, Schloß. En: Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. 2-eldono. Deutscher Kunstverlag, München u. a. 2003, ISBN 3-422-03095-6, S. 197f.
  • Paul Wehnemann, Max Muth: Thüringer Burgen. Burgenbaukundlicher und geschichtlicher Überblick. Chronik der einzelnen Burgen. Überarbeitet von Regina Resch und Alexander Resch. Resch, Meiningen 2007, ISBN 978-3-9810525-9-6.
  • Schloss Crossen an der Elster, Möbel und Kunstgegenstände des 18. Jahrhunderts aus gräflich Flemmingschen Fideikommiss-Besitz (aŭkcia katalogo de 11.12.1928/Berlino)

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Crossen en la germana Vikipedio.