Hont (Nógrád)
Bazaj informoj redakti
Hont estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Balassagyarmat.
- Areo: 24 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0509/18.9934
- Loĝantaro: 560
- Poŝtkodo: 2647
- Telefonprefikso: 35
Situo redakti
La vilaĝo situas laŭ maldekstra bordo de Ipeľ (kiu samtempe estas ankaŭ la slovaka landlimo), laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Krupina. Balassagyarmat troviĝas 26, Romhány 30 km-ojn.
Historio redakti
Dum la mezepoko la tiama fortikaĵo estis departementejo de Hont. Fine de la 1-a mondmilito fervojo funkciis laŭ la rivero, sed pro la novaj limoj ĝi malkonstruiĝis. Setlejo Parassapuszta (paraŝapusta) estis limpasejo ĝis 2007, poste ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senĝene.