Horné Trhovište
Horné Trhovište, hungare Felsővásárd [felŝOvAŝArd] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec. Horné kaj felső signifas: supra.
Bazaj informoj redakti
- 48° 28′ 05″ N 17° 52′ 07″ O / 48.46806 °N, 17.86861 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 05″ N 17° 52′ 07″ O / 48.46806 °N, 17.86861 °O (mapo)
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 211 m
- Loĝantaro: 549 en 2001
- Poŝtkodo: 920 66
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo redakti
Horné Trhovište situas laŭ traira flankovojo. Hlohovec troviĝas je 7 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1156 laŭ tiama hungara ortografio "Vascard". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsővásárd 436 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horné Trhovište 549 homoj, (546 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Bartolomeo el la 13-a jarcento, en 1742 trakonstruiĝis
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino de 1760
- skulptaĵo pri Urbano la 1-a ĉe la vitejo
- kastelo de Jeszenszky [jesenski] en mezo de la vilaĝo
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio