Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko
Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko ukraine Григорій Квітка-Основ'яненко (1778-1843) — prozisto, dramverkisto, ĵurnalisto. Hrihorij Kvitka naskiĝis en vilaĝo Osnova (nun — teritorio de urbego Ĥarkivo), de kie originas lia pseŭdonimo Hriscjko Osnovjanenko. Estis ege aktiva en soci-publika vivo, kunfondis: profesian teatron en Ĥarkivo (1812) kaj estis ĝia direktoro; la unuan ukraina revuon "Ukraina heroldo" (1816-1817); urban bibliotekon (1838). Estas konsiderata fondinto de la ukraina literatura prozo. Inter liaj verkoj estas dramoj, rakontoj, noveloj ("Marusja", "Konotopa sorĉistino"). Lia verkaro estas tradukita en multajn lingvojn.
Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de novembro 1778 en Osnova | |
Morto | 8-an de aŭgusto 1843 (64-jaraĝa) en Ĥarkivo, Rusia Imperio | |
Tombo | Second City Cemetery (en) vd | |
Etno | ukrainoj vd | |
Lingvoj | ukraina • rusa vd | |
Ŝtataneco | vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Fedir Kvitka (en) vd | |
Gefratoj | Andriy Kvitka (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Основьяненко vd | |
Okupo | ĵurnalisto prozisto dramaturgo verkisto literaturkritikisto vd | |
Laborkampo | Prozo, dramo, ĵurnalismo kaj literatura kritiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Por Ukraina Antologio fragmenton de "Konotopa sorĉistino" esperantigis Ihor Drul (Lucko).