Hubert de Givenchy

Hubert de GIVENCHY [ĵivenŝi] (naskiĝis la 21-an de februaro 1927, en Beauvais, Francio, mortis la 10-an de marto 2018) estis modplanisto de vestoj. Li famis pri la modeloj de bluzoj, jupoj kaj pantalonoj kaj pri la internacia pretvesta butikuma reto.

Hubert de Givenchy
Persona informo
Naskonomo Hubert James Marcel Taffin de Givenchy
Naskiĝo 20-an de februaro 1927 (1927-02-20)
en Beauvais,  Francio
Morto 10-an de marto 2018 (2018-03-10) (91-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Tombo Tombejo de Passy
Lingvoj franca
Loĝloko Château du Jonchet
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj • Wellington College
Okupo
Okupo artkolektanto • grand couturier • dezajnisto • poŝtmarkdesegnisto • entreprenisto • modisto • mododezajnisto • kostumdezajnisto
TTT
Retejo http://www.givenchy.com/
vdr

Li studis en Parizo, en la altlernejo École des Beaux-Arts, poste studis juron. Li iĝis en aĝo de 17 jaroj majstrohelpisto de la pariza modplanisto Jacques Fath kaj planis dum ok jaroj por la plej grandaj parizaj moddomoj kiel Robert Piguet, Lucien Lelong kaj Elsa Schiaparelli.

Li malfermis la propran moddomon (modvestejon) en 1952 kaj ofertis malmultekostajn modelojn. La unua kolekcio atingis tuj internacian rekonon. La pantalonoj estis perfekte ellaboritaj, la manteloj, surtutoj estis bonstilaj, la balaj vestoj estis elegantaj. Liaj modeloj monstras interesajn aldonaĵojn, presitan silkon kaj broditajn materialojn. Lia plano Bettina blouse remodigis la ĉemizan fasonon.

Li enkondukis en 1957 kun la hispana modplanisto Cristóbal Balenciaga la t.n. sakvesto-fasonon. La Givenchy-vestoj modiĝis, post kiam li planis en 1961 por Audrey Hepburn senmanikan, senzonan, brustoakcentan veston, en kiu ŝi aperis en la filmo Breakfast at Tiffany's (Matenmanĝo ĉe Tiffany, Usono, 1960).

Liaj vestovendejoj malfermis la pordojn en la 1960-aj jaroj, ebligante por la larĝa publiko aĉeti relative pli malmultekostajn modajn vestojn.