Hucín troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Hucín, hungare Gice estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo redakti

Hucín situas sub monto 428 m-ojn alta en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Rožňava-Revúca. La lasta troviĝas 20 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1327 en formo "Gyuche". La kampoj longe apartenis al familio Giczey (gicei). En 1828 oni nombris 76 domojn kaj 551 homojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, argilpotado kaj kalkofarado. En 1910 loĝis en Gice 530 da homoj, (471 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Gice rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Hucín 781 da homoj, (391 ciganoj, 207 hungaroj, 149 slovakoj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti