Hugó Johan [hugO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Johan Hugó estis hungara apotekisto, pentristo, vitralisto. Lia frato estis Béla Johan.

Hugó Johan
Persona informo
Naskonomo Johan Hugó
Naskiĝo 26-an de oktobro 1890 (1890-10-26)
en Pécs
Morto 14-an de novembro 1951 (1951-11-14) (61-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Hugó Johan [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1890 en Pécs, li mortis la 14-an de novembro 1951 en Pécs.

Biografio redakti

Hugó Johan frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1911. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ desegnadis. Post la diplomo li laboris kiel farmaciisto unue en Kolozsvár, poste en Pécs. Li komencis lernadi pentradon en Pécs, fine li ekspoziciis. En 1921 li studvojaĝis al Italio kun kelkaj amikoj, poste ili aliĝis al Bauhaus en Vajmaro. En Berlino li lernis pentradon de Caesar Klein, vitralteknikon de Gottfried Heinersdorf. En 1923 li fondis metiejon pri vitraloj en Budapeŝto, samtempe li forlasis la pentradon. Li ricevis italan premion en 1935. Li edziĝis en 1930.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1915, 1924, 1938, 1939, 1947)
  • Zagrebo, (1920)
  • Pécs (1921, 1945, 1947, 1952, 2010)
  • Monza (1930, kie li ricevis la premion)
  • Milano (1939)
  • Kassel (1986)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Firenze
  • Találkozás
  • Vörös ház Firenzében
  • Havas házak
  • Szicília
  • Patakvölgy
  • Akt-kompozíció
  • Brassó télen
  • Csendélet
  • Édesanyám
  • Önarckép
  • Pécsi utca

Elektitaj vitraloj redakti

Fontoj redakti