Béla Johan

hungara kuracisto, politikisto

Béla JOHAN, (malofte Béla Johann) laŭ hungarlingve kutima nomordo Johan Béla estis hungara kuracisto, patologo, imunologo, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1942). Lia nepo estis Ádám Kondorosi, lia frato estis Hugó Johan.

Béla Johan
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1889 (1889-09-06)
en Pécs
Morto 11-an de aprilo 1983 (1983-04-11) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Ádám Kondorosi
Okupo
Okupo politikistokuracistomikrobiologo • patologo • imunologo
vdr

Lia figuro ankaŭ nun kaŭzas diskuton pri rolo en la faŝisma periodo: ĉu li forigis la judajn kuracistojn? Lia plej gravaj laboroj estis establo de Tutlanda Epidemologia Centro, disvastiĝo de vakcinadoj kaj fondo de plena sanitara servo en vilaĝoj.

Béla Johan [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1889 en Pécs. Li mortis la 11-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Johan frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto inter 1907-1912. Li eklaboris en hospitalo kaj ankaŭ en instituto, krome li instruis ekde 1919 en la universitato. En 1922 helpe de stipendio li esploris en Usono, poste li studis kuracajn sistemojn de okcidenta Eŭropo. Inter 1935-1944 li estis vicministro. Post la 2-a mondmilito li okupiĝis pri vakcinoj. Baldaŭe li estis arestita pro falsaj akuzoj. Baldaŭe li laboris en farmacia fabriko.

Lia edzino estis Éva Kondorosi, kiu naskis filinon. Li ricevis memormedalojn en 1974 kaj 1982, postmortajn premiojn en 1990 kaj 2002.

Verkaro (elekto) redakti

  • Kórboncolási technika, (1918)
  • A bakteriologia és serologia, (1924)
  • Gyógyul a magyar falu (Saniĝas la hungara vilaĝo), (1938)
  • Közegészségtan és járványtan, (1942)

Fontoj redakti