Adolf Hugo FLINTZER (naskiĝinta la 4-an de majo 1862 en Eisenach, mortinta la 23-an de junio 1917 en Vajmaro) estis germana pentristo kaj ilustristo. Li estis malsenedzina havante tri filinojn (Sanna, Hildegard kaj Marianne). Li estas arthistorie neglektita en niaj tagoj.

Hugo Flintzer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1862 (1862-05-04)
en Eisenach
Morto 23-an de junio 1917 (1917-06-23) (55-jaraĝa)
Lingvoj germana
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr
Tombo de Hugo Flintzer

Vivo redakti

Post studoj inter 1881 kaj 1884 ĉe Grandduka saksia altlernejo en Vajmaro ĉe Max Thedy kaj posta restado (ekde la 21.4.1884) en Munkeno ĉe la Akademio pri plastikaj artoj ĉe Wilhelm von Lindenschmit (la pli juna)[1] li iĝis direktoro en 1896 ĉe la vajmara altlernejpreparejo Fürstliche freie Zeichenschule. Inter liaj disĉiploj troviĝis uloj kiuj poste mem iĝis gravuloj kaj instruistoj de Bauhaus (ekz. Marianne Brandt). Posteulo lia estrece estis Franz Emil Goepfart, alia Thedy-disĉiplo.

Ĉe Flintzer lernis ekz. la (ŝton)skulptisto Max Schwarz[2] kiu kreis la imponan tomboŝtonon de Flintzer ĉe la Historia tombejo vajmara en formo de kelta kruco. Ĝi ankoraŭ ekzistas.[3] Flintzer mortis soldatinte dum la Unua mondmilito pro tifo.

Li ankaŭ aktivis kiel libra ilustristo kio ŝajne pleje konatigis lian agadon.[4][5]

Memoro redakti

En la 2017-a jaro okazis ĉe Urbomuzeo de Vajmaro speciala ekspozicio.[6] Dum la lastaj vivomonatoj li kreis la emocivekantan ciklon Vater unser kun enplekto de militaj travivaĵoj. Ĝi konsideratas ĉefverko lia.

Okaze de internacia artekspozicio en 1891 kiun okazigis Societo de berlinaj artistoj okaze de la 50-a datreveno klubfondiĝa ankaŭ Flintzer prezentis sin per ĝenropentraĵo.[7]

Referencoj redakti