Husiná, hungare Guszona (gusona) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Fontano kaj vendejo en Husiná

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

 
Husiná situas en la plej griza regiono

Husiná situas en valo sur malebenaĵo, laŭ rojo, meze de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 18 km-ojn (aere nur 10 km-ojn).

Historio redakti

Preĝejo kaj paroĥo de la setlejo estis unue menciita en la jaro 1322 en formo "Guibna". En 1910 loĝis en Guszona 864 da homoj, (789 hungaroj, 47 slovakoj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Guszona apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Husiná 501 da homoj, (389 hungaroj, 79 slovakoj, 21 ciganoj, 5 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Husiná naskiĝis hungara literaturhistoriisto Ferenc Alabán.

Eksteraj ligiloj redakti