Ildikó Kishonti
Ildikó KISHONTI [kiŝhonti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kishonti Ildikó estis hungara aktorino, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis Schnur Ildikó.
Ildikó Kishonti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schnur Ildikó |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1947 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de aŭgusto 2009 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1977) ![]() |
Parencoj | Vera Faragó (nevino) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Ildikó Kishonti naskiĝis la 26-an de aprilo 1947 en Budapeŝto - mortis la 30-an de aŭgusto 2009 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIldikó Kishonti devenis el juda familio. Ŝi frekventis Teatran kaj Filman Altlernejon en sekcio pri muzikalo inter 1973-1977 en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en filmoj. Baldaŭe ŝi aniĝis en diversaj teatroj, ekzemple en Teatro Kisfaludy, Teatro Szigligeti (Szolnok), Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi kantadis en 2 diskoj.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 23 kinejaj filmoj inter 1973-2005, ekzemple Mephisto, 1981; Sorstalanság (Sensorteco), 2005
- 13 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1975-2005, ekzemple Kisváros (Urbeto), 1994-1995
- diversaj teatraj roloj, ekzemple T. S. Eliot-Andrew Lloyd Webber: Katoj - Lingelingela; Róbert Rátonyi: Operett kongresszus (Kongreso opereto) - Miss Musical