Ilka Gedő
Ilka GEDŐ [gedO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gedő Ilka estis hungara pentristo, grafikisto.
Ilka Gedő | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1921 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de junio 1985 (64-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Endre Bíró |
Infano | Dávid Bíró |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
TTT | |
Retejo | https://mek.oszk.hu/kiallitas/gedo_ilka/ |
Ilka Gedő [1] naskiĝis la 26-an de majo 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de junio 1985 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Ilka Gedő devenis el juda familio. Ŝi aĝis 11, kiam ŝi kreis grafikaĵon. Ŝi frekventis 2 privatajn pentrolernejojn inter 1939 kaj 1943. Ŝi debutis en ekspozicio en 1940, sed tiutempe ŝi vivtenis sin el kreoj de ceramikaĵoj. Dum la nazia erao ŝi vivis en geto en sia naskiĝurbo, kie ŝi desegnis (ŝiaj desegnaĵoj estas videblaj en diversaj judaj galerioj en la mondo). Post la 2-a mondmilito ŝi lernis duonjaron en Belarta Altlernejo de Jenő Barcsay. En 1946 ŝi edziniĝis, en la sekva jaro ŝi naskis (denove en 1953). Komence de la socialismo ŝi plene retiriĝis, ŝi tradukadis. En 1969 ŝi vivis jaron en Parizo, ŝiaj 2 pentraĵoj estis videblaj en ekspozicio. Hejmenveninta ŝi reiris al la pentrado.
Ŝiaj elektitaj ekspoziciojRedakti
- Budapeŝto 1942, 1965, 1982, 1987, 1995, 2004, 2021
- Székesfehérvár 1980
- Szentendre 1985
- Szombathely 1989
- Glasgow 1985, 1989
- Novjorko 1994, 1996, 1997
- Berlino 2006
FontojRedakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- germanlingva biografio