Ilona Aczél (pentristo)
Ilona Aczél [acEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aczél Ilona estis hungara pentristo. Ŝia geedziĝa nomo estis Óvári Lászlóné.
Ilona Aczél | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Aczél Ilona |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1929 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de decembro 2000 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1949–1953) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ilona Aczél [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de decembro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIlona Aczél frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1953. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi, Endre Domanovszky kaj Jenő Barcsay. Post la diplomo ŝi debutis en ekspozicio. En la 1960-aj jaroj ŝi apartenis al artistkolonio de Hódmezővásárhely. Ŝiaj ŝatataj temoj estis la homo, familio kaj muziko, ŝi ofte pentradis aĵpentraĵojn. Ŝi ricevis premiojn en 1957 kaj 1973. Ŝi havis edzon.
El individuaj ekspozicioj
redakti- 1956, 1962 Budapeŝto
- 1963 Hódmezővásárhely, Keszthely, Martonvásár
El grupaj ekspozicioj
redakti- 1976 Budapeŝto, Hódmezővásárhely
Elektitaj pentraĵoj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-01 per la retarkivo Wayback Machine