Ilona Agárdy
Ilona Agárdy [agArdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Agárdy Ilona estis hungara aktoro. Ŝia patro estis Gábor Agárdy, ŝia edzo estis György Pethes inter 1963–1999.
Ilona Agárdy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pagonyi Ilona |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1940 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de julio 2001 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1963) |
Familio | |
Patro | Gábor Agárdy |
Edz(in)o | György Pethes (1963–1999) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ilona Agárdy[1][2] naskiĝis la 4-an de oktobro 1940 en Budapeŝto, ŝi mortis la 30-an de julio 2001 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIlona Agárdy akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1963. Ŝia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Kisfaludy (Győr). Ŝi estis membro de Teatro de Kecskemét (1964), Teatro Petőfi (Veszprém) (1965–1967). Baldaŭe ŝi ludis en diversaj teatroj, la plej longe en Teatro Csokonai (Debrecen) inter 1975–1987.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Cordelia
- La Dresado de la Megero - Bianca
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Rikardo la 3-a - reĝino Margit
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Natalja
- Imre Madách: Mózes - Amra
- Ede Szigligeti:
- Liliomfi - Camilla
- A trónkereső - Judit
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - Mirigy
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Pesti háztetők (1961)
- Házasodj, Ausztria! (1970)
- A fekete esernyő (1990)