Ilona Katkics
Ilona Katkics [katkiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katkics Ilona estis hungara reĝisoro.
Ilona Katkics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aŭgusto 2022 (96-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio (–1954) Budapesti Tanítóképző Főiskola (en) (–1964) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
Ilona Katkics[1][2] naskiĝis la 26-an de novembro 1925 en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 2022.
Biografio
redaktiIlona Katkics maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1944, poste ŝi laboris en oficejo. Ŝi studis en Tutrusia Ŝtata Universitato de Kinematografio inter 1948-1954, poste ŝi havis postenon en la tiam unusola partio. Ŝi ricevis diplomon en 1956. Inter 1956–1985 ŝi laboris en la Hungara Televizio, poste ŝi pensiuliĝis. Ŝi specialiĝis pri infanaj programoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1966-2002. Ŝi havis edzon inter 1955-1964, dum ŝi naskis filon en 1956.
Ŝiaj teatraj reĝisoraĵoj
redakti- A hétpettyes lovag (1981)
- Hagymácska (1982)
Ŝiaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- A kabát (1956)
- Tanya a viharban (1958)
- A kis Bice-Bóca (1964)
- Kincskereső kisködmön (serio, 1968)
- A palacsintás király (1973)
- Tündér Lala (1981)
- A fantasztikus nagynéni (1986)
- Mécsek (1992) - ankaŭ scenaristo